Uzanto:Yvesn
| |||||||||
Saluton! Mi estas Yves NEVELSTEEN, naskiĝis la 21an de junio 1974 en Kapellen kaj grandiĝis en Kalmthout. Esperanton mi eklernis en 1989. Mi havas unu filon, Jente (nask. 2002).
En 1996 mi finstudis komunikadon ĉe altlernejo en Antverpeno. De aprilo 1999 ĝis novembro 2005 mi laboris ĉe la financ-ekonomia eldonejo Uitgeversbedrijf Tijd en Antverpeno. Ekde novembro 2005 mi laboris ĉe Design Express en Mechelen kiel tradukisto de komputilaj programoj kaj verkisto de akompanaj manlibroj (vidu http://www.designexpress.be/ ). Tiun firmaon mi forlasis fine de januaro 2008 por prepariĝi kiel sendependulo lanĉi la monatan revuon/agendon Agenda Plus (www.agendaplus.be) en Flandrio ekde la aŭtuno de 2008. La firmao kaj nederlandlingva versio de la revuo daŭre ekzistas en la somero de 2011.
Ĉefaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Portalo pri Esperanto en la nederlanda
- Gent
- Belgio kaj politiko en Belgio / Flandrio, vidu Ŝtata reformo (Belgio)
- Listo de flandraj verkistoj
- prikomputilaj terminoj, vidu la ligiloj en Persona komputilo
- (alternativaj) formoj de transporto, vidu ekz. Organizita kunveturado kaj NMBS/SNCB
Ĉefa agado en Esperantujo
[redakti | redakti fonton]- Prezidanto de FLEJA de 2004 ĝis 2007 (ekde marto 2007 vicprezidanto)
- Kasisto de E@I ekde la somero de 2007 - http://www.ikso.net
- Ĉefredaktanto de la revuo Jongeren Esperanto Nieuws
- Ĉeforganizanto de la renkontiĝo PSKK (de 2001 ĝis 2004 - poste kunorganizanto)
- Kompilinto de manlibro pri Vikipedio, vidu
- Kreinto de Komputeko (prikomputila terminokolekto)
- Tradukis la permesilojn de Creative Commons al Esperanto
- Creative Commons en E-o
- Ekzempla permesilo
ELiSo Mi estas membro de Esperanto kaj Libera Scio |