Valéria Berdál
Aspekto
Valéria Berdál | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Berdál Valéria |
Naskiĝo | la 4-an de julio 1933 en Kőszeg (Hungario) |
Morto | la 17-an de decembro 2003 en Szeged (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (1950–1955) |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Valéria Berdál, laŭ hungarlingve kutima nomordo Berdál Valéria estis hungara operkantisto (soprano), subreto.
Valéria Berdál [1] naskiĝis la 4-an de julio 1933 en Kőszeg, ŝi mortis la 17-an de decembro 2003 en Szeged.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Valéria Berdál akiris diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto en 1955. Ŝi kantadis operojn kaj operetojn en Nacia Teatro (Szeged) seninterrompe ĝis 1980. Ekde 1972 ŝi ankaŭ instruis en muzika lernejo en Szeged, poste ekde 1985 en muzikakademio de Szeged. Ŝi havis la instruan rangon docento. Ŝi instruis ekzemple operkantistojn Ilona Tokody kaj Ildikó Komlósi. Ŝi ricevis premiojn en 1971 kaj 1972, krome ŝi ricevis la titolon "eterna membro de Teatro Szeged".
El ŝia repertuaro
[redakti | redakti fonton]- Giacomo Puccini:
- Gianni Schicchi - Lauretta (1965-1973)
- La Bohème - Mimi (1970-1978)
- Giuseppe Verdi:
- Rigoletto - Gilda - (1969)
- La Traviata - Valery Violetta (1972)
- Nabucco - Anna (1976)
- Wolfgang Amadeus Mozart:
- Die Zauberflöte - Pamina - (1969-1974)
- Così fan tutte - Rosina (1978)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Szeged (2014) [2]