Saltu al enhavo

Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2024/Julio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Noto: La diskuteroj ĉi tie estas ordigataj laŭ la dato kiam finiĝis la diskuto, ne laŭ tio kiam ĝi komenciĝis.


Green Fitness 7 1

[redakti fonton]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 3 julio 2024 18:27
Artikolo
Green Fitness (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen laŭforme fuŝa artikolo de novulo, kiu ne havas fontojn, referencojn, intervikiojn kaj kies menciindeco estas duba.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 18:35, 26 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
-- kani 17:59, 1 jul. 2024
Por Por: Nekaŝite varbega reklamo per fuŝeta aŭtomata tradukilo. Ĉiuj kritikoj de Tlustulimu same ĝustas. ThomasPusch (diskuto) 09:35, 27 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Forigo. Taylor 49 (diskuto) 11:01, 27 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Forigo. --kani (diskuto) 18:33, 29 jun. 2024 (UTC)[Respondi]

BoOzy' OS et la Gemme de Cristal 7 4

[redakti fonton]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 17 junio 2024 14:26
Artikolo
BoOzy' OS et la Gemme de Cristal / BoOzy’ OS kaj la kristala gemo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Iu proponis forigon de la artikolo asertante, ke temus pri spamo.
Uzanto
Por Por: Tlustulimu (diskuto) 14:24, 10 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Por Por: kani 01:06, 4 jul. 2024
Komento Komento: Tamen ekzistas sufiĉe da alilingvaj versioj. --Tlustulimu (diskuto) 14:24, 10 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Komento Komento: en:Wikipedia:Articles for deletion/BoOzy' OS and the Cristal Gem -- c:Commons:Deletion requests/Files uploaded by REDƎYE -- Q17622139 -- m:User:REDƎYE. Taylor 49 (diskuto) 14:58, 13 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Komento Komento: Nun en la 1-a de julio restas nur tri: la hispana, la rumana, kaj la alemana. Kaj ankaŭ en ili jam estas diskutoj pri forigo. Goren (diskuto) 13:50, 1 jul. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo, postokaze Komento Komento: Nun, 2 monatojn pli poste la paĝo de temo "BoOzy’ OS kaj la kristala gemo" d:Q17622139 restas nur en la alzaca. Iu eĉ penis verki esperantlingvan afiŝon pri la loka mallonga animacia filmeto de 2013, kiu estis reforigita el la komunejo kaj klare ne estas bezonata en iu ajn vikipedia branĉo... ThomasPusch (diskuto) 13:38, 11 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 7 julio 2024 9:29
Artikolo
Preĝejo de Sankt Peter kaj Paul (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Nura kontribuo de anonimulo, kiu fakte devenas de dialekta vikio. La artikolĝermo estas fuŝega eĉ en la titolo. Ĝi ekzistis nur en itala; la anonimulo kreis ĝermeton en friula kaj Esperanto.
Uzanto
--kani (diskuto) 09:53, 30 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
kani 13:31, 12 jul. 2024
Por Por: RG72 (diskuto) 01:56, 3 jul. 2024 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 10 junio 2024 18:31
Artikolo
Svelta produktado (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ĝermeto kun tre dubinda titolo, fakte la kerno de la afero. Ĉu povus esti alia pli ĝusta traduko? Krome oni devus ampleksigi ĝin.
Uzanto
--kani (diskuto) 18:38, 3 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
--kani (diskuto) 23:38, 17 jul. 2024
Sama aŭtoro kreis ankaŭ Redaktado de Uzanto:Cethegus/A Many-Splendored Thing, same skizo korektenda kaj alinomenda.
Por Por: se ĝi ne signife ampleksiĝus dum la sekvaj 6 tagoj. Kaj nececus aldoni eksteran referencon el esperant-lingva ekonomia vortaro pri ekstervikipedia ekzisto de la termino (mi ne havas tian, sed almenaŭ ekzistas tiu ĉi, eble ankaŭ pliaj alternativoj). ThomasPusch (diskuto) 11:48, 4 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La libro "Internacia komerca ekonomika vortaro en 11 lingvoj" ne enhavas la terminon. Mi havas la libron en mia kolekto. Tlustulimu (diskuto) 12:07, 4 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi ne havas ideon pri alia, pli bona termino. Sed la angla termino, tiel ankaŭ tradukita al la germana kaj ĉeĥa, ne estas tro malbona: "svelta" signifas "sen balasto", kiel dikulo kiu perdis nenecesajn kilogramojn. En la itala oni diras "rapida produktado", en la skandinaviaj lingvo ion kiel "fluliniigita produktado", do ĉiujn angulojn kaj troajn erojn for, tiel ke la resto plej bone fluas. Sed la strangegan esperantan vorton "fluliniigita" maksimume komprenus iuj norvegaj aŭ islandaj legantoj kiuj jam multfoje aŭdis kaj legis la nacilingvan kreaĵon. Do "svelta" estas tute internacia adjektivo por la termino. Mi ankoraŭ pripensas ĉu estus solvo transporti la frazon al ĉapitreto ene de la teksto "produktoĉeno" kaj de la nuna vikipedia titolo lasi nur alidirektilon al tiu ĉapitreto en la teksto "produktoĉeno". Sed la nuna frazo nur mezbone klarigas la koncepton, tial tiu truko nur bonus se iu ankoraŭ iom redaktus la frazon. Aidas (diskuto) 14:51, 4 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtuje
Artikolo
Mikropeniso (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Tute fuŝa artikolo, kiu eĉ ne kongruas kun la titolo. Ne meritas la penon korekti.
Uzanto
--kani (diskuto) 18:03, 20 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
d:Q1471642 Taylor 49 (diskuto) 14:12, 30 jul. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: mankas ĉio, kio necesas ĉe artikolo, nome intervikioj, fontoj kaj referencoj. Krome la lingva stilo estas terure maltaŭga por enciklopedio. Bonvolu atenti, ke la kreinto foje ial estis forbarita en la franca Vikipedio. Mi trovis ĉe liaj SUL-informoj la jenan frazon en la franca "Abus d'utilisation de comptes multiples (faux-nez) ou contournement de blocage : pour renouveler des modifications en série non constructives.", kies gugla traduko estas "Misuzo de uzado de multoblaj kontoj (falsaj) aŭ blokado de pretervojo: por renovigi ne-konstruajn seriajn modifojn.". Ŝajnas al mi, ke eble eĉ temas pri ies gantopupa uzanto. Tlustulimu (diskuto) 18:09, 20 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Intervikiojn mi aldonis, sed ĉu tio ĉi helpos mi ne certas. Verŝajne necesas aŭ tute reverki la artikolon, aŭ forigi ĝin se neniu zorgas sufiĉe por reverki. Goren (diskuto) 21:20, 20 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
✔ Farite, forigita: [1] d:Q1471642 Taylor 49 (diskuto) 14:12, 30 jul. 2024 (UTC)[Respondi]
Cetere mi notas ke la temo mikropeniso estis unu el la plej ŝatataj temoj de la finna forbarito, kiu en nia vikipedio jam havis 50 nomojn kaj krome en 50 pliaj anonimaj kontoj donacis al ni parte tute misajn temojn... Hieraŭ la finna kolego videble ĝue metis ampleksan noton pri la temo mikropeniso al absolute nerilata babilado en mia persona Facebook-konto... Sed teknike aspektas, ke la e-lingvan tekston pri mikropeniso plantis iu alia homo: Nian paĝon pri mikropeniso en junio 2024 aldonis iu NIHEREWENIMANA Richard, kiu havas etan anglan sinprezenton el la meta-projekto "has been a volunteer for Wikimedia Burundi since the end of 2020. He has participated in many Wikimedia events and had chances to win contests like #WPWP#2021 (third place), Wiki loves Africa 2023 (first place) and Wiki koves Earth 2023 (second place). Like his name, NIHEREWENIMANA Richard is his official name given by his parents and the Priest, also he uses it as his wikimedia username." La faris preskaŭ 6000 redaktojn en la komunejo, 1600 en la burunda lingvo (rn), en la franca vikipedio estas "Forbarita ĉiame - Kialo: Abus d'utilisation de comptes multiples (faux-nez) ou contournement de blocage: pour renouveler des modifications en série non constructives." kaj krome en neniu plia lingvo faris pli ol 30 redaktetojn. ThomasPusch (diskuto) 05:39, 10 sep. 2024 (UTC)[Respondi]

Denove: Listo anstataŭ kategorio 7 31

[redakti fonton]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 27 februaro 2024 20:23
Artikolo
Listo de verkistinoj laŭ naskiĝjaroj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Entute ne sencas krei ĉi tiujn listegojn, tre malfacilaj por prizorgi. Bv ni ne krei po unu listego por ĉiuj kategorio de Vikipedio. Se oni volas havi liston de verkistinoj, simple vizitu kategorio:verkistinoj.
Uzanto
Supernabla🪰 20:57, 20 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
je du poraj kaj du kontraŭaj voĉoj sen unueca opinio, la anonimuloj kiuj verkis la liston certe ankaŭ konsidereblas kontraŭuloj de forigo: fine ne aktive forigita ĉar ekde pli ol 18 monatoj bone prizorgita, aktuala listo, kaj ĉar opinioj pri principa, ideologia forigo ne estas unuanimaj. --Aidas (diskuto) 13:17, 31 jul. 2024 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: (Kontraŭ Kontraŭ: ) En Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2023/Februaro#Listo de verkistinoj laŭ naskiĝjaroj diskutiĝis ĉu forigi tiun longan liston, kiu esence nur ordigas artikolojn kronologie, laŭ naskiĝjaroj, kiuj en granda vikipedia kategorio estus ordigitaj alfabete laŭ la komencaj literoj de la familia nomo. Tian liston bonteni kostas aldonan laboron, kaj tiun laboron ĝis nun diligente kaj saĝe faras iuj anonimuloj. Ĉiukaze post longa diskuto en 2023 decidiĝis ne forĵeti la liston. Tial ne sencas reproponi ĝin por forigo, krom ke vere prezentiĝas tute novaj argumentoj. ThomasPusch (diskuto) 14:49, 21 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Unu el la argumentoj antaŭ jaro estis, mi ne scias ĉu tio sufiĉe klariĝas en la notoj, ke sen la listo multaj sencaj biografioj iĝas artikolaj orfoj - tio kreos novan, nur per forta laborinvesto forigeblan teknikan problemon. Vidu ekzemple en la biografio Unica Zürn de februaro 2007. Kvankam tio estus nur problema kromefiko de ebla forigo de la listo, kaj ne rilatas al la centra demando ĉu sufiĉe aprezindas kronologia listo de biografioj anstataŭ nur alfabeta listigo, la kromefika argumento tamen kunkalkulendas. ThomasPusch (diskuto) 14:49, 21 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
@ThomasPusch, «verkistinoj» estas tro vasta temo por havi liston. Ni povas havi liston de aĵoj kiuj estas pli-mapli 100 (maximume!), sed verkistinoj (kiam? kie? el la tuta homa historio? el la tuta mondo?) povas esti centoj da miloj... Do pro kialoj de spaco, ni ne povas enmeti ĉiujn nomojn, do ni endas elekti: tamen, surbaze de kiu kriterio? Mia-opinie, ni ne devas re-inventi la radon. Ni jam havas kategoriojn, kiuj ekzakte servas ĉi tiun celon: grupigi similajn paĝojn. Ĉi tiuj listoj tiaspecaj kaj tiel longaj estas, laŭ mia tre persona kaj modesta opinio, malŝparego da tempo, kiun ni kiel komunumo povas elspendi por pli profithavaj celaj. Ne temas nur pri kreado, sed precipe pri mantenado de ĉi tiuj listegoj; dum kategorioj aŭtomate (!) ĝisdatigas sin. Mi volas nur rimarki, ke êc la tre granda enwiki (kun siaj multaj redaktantoj) malhavas listojn tiaspecajn. Certe mi respektos la decidon de la komunumo, sed mi estas Por Por: Supernabla🪰 21:00, 21 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
@Super nabla: La temo de la listo laŭ mia kompreno ne estas «verkistinoj», sed «esperantlingvaj vikipediaj biografioj pri verkistinoj». Da tiuj ne estas «centoj da miloj», sed laŭ nuna stato estas 246, kaj «ne necesas elekti» inter aparte menciindaj kaj malpli menciindaj verkistinoj, sed laŭ nuna stato eblas simple enpreni ĉiujn esperantlingvajn vikipediajn biografiojn pri verkistinoj en la liston. Teorie povus esti ke iam estos «centoj da miloj», sed tio sendube estas longe post la fina venko, kaj mi ankoraŭ ne havas daton por la fina venko en mia kalendaro. Vi pravas ke listo aŭ paĝo ĝenerale ne rajtas iĝi tro longa, kaj prave alarmis kiam la paĝo VP:AA grandis pli ol 330 000 bitokojn: la listo pri verkistinoj laŭ naskiĝjaroj ankoraŭ estas sub 9 000 bitokoj, ĝi estas tre for de alarmiga amplekso de 330 000 bitokoj. Vi pravas, kaj ni ankaŭ en la unua diskuto menciis tion, ke la angla vikipedio ne havas tian liston de verkistinoj, sed en:Category:Lists of women havas multegajn listojn pri virinoj laŭ iuj kriterioj, kaj la aliaj 22 lingvobranĉoj de vikipedio kiuj havas kategoriojn pri virinoj laŭ diversaj kriterioj, ankaŭ havas multajn listojn, laŭ lingvoj tute malsamajn. Kaj mi kredas al vi se vi diras ke vi ne volas investi la tempon flegi la liston pri verkistinoj laŭ naskiĝjaroj, mi ankaŭ ne havus la tempon bone fari tion, sed mi-ne-scias-kiu(j) anonimulo(j) bonege kaj tre fidinde faras tiun laboron kontinue ekde pli ol jaro (ekzakte ekde kiam komenciĝis la diskuto ĉu tia listo estus enciklopedia), kaj la listo aspektas bone, sen ke iu zorganto ĝemus ke la laboro estus koŝmara. Mi povas malfacile kontakti kun la anonimulo(j), ĉar mi ne scias pri kiu temas, sed se ni forprenas la liston kaj diras: estas ankoraŭ multaj neverkitaj tekstoj pri lagoj de Norvegio, pri riveretoj en Siberio aŭ pri urboj kaj urbetoj en Usono, en Svedio kaj en Francio, vi elektu unu el tiuj temoj aŭ foriru el vikipedio, tiam mi timas ke la diligentaj anonimulo(j) foriros el vikipedio, ĉar probable lagoj en Norvegio aŭ riveretoj en Siberio ne tiom interesas ilin kiom literaturo el aparte virina perspektivo. Kompreneble ke mi persone ĝojus pri bonaj novaj tekstoj pri urboj kaj urbetoj en Usono, en Svedio kaj en Francio, ankaŭ pri lagoj kaj riveroj, sed mi respektas ankaŭ la kontribuon el intereso pri literaturo el aparte virina perspektivo. Se listo iĝas tro longa, kompreneble oni povas dividi ĝin al pluraj listoj, ni diru laŭ jarcentoj, sed dum la listo estas ankoraŭ sub 20 000 bitokoj, mi ne vidas nepran kialon tion jam fari. ThomasPusch (diskuto) 21:51, 21 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: forigo, laŭ la argumento de Thomas: listo sub 20 kB teknike vere estas sufiĉe kompakta, kaj mi dubas ke la listo tiom ege dikiĝos, vidante en kiom konstantaj sed tre etaj paŝoj ĝi evoluis dum la lasta jaro. Aidas (diskuto) 21:12, 25 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo. Eble listo de verkistoj laŭ naskiĝjaroj (ne laŭ sekso) utilus. Kie estas listoj kun masklaj kaj neduumaj verkistoj? Taylor 49 (diskuto) 22:34, 26 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Se vi aŭ iu alia opinias listojn kun masklaj kaj neduumaj verkistoj same grava, subteninda per redakta tempo kaj same bone flegas ilin kiel la anonimuloj bone faras tion pri la listo de inaj verkistoj dum la lastaj 14 monatoj, tiaj aldonaj listoj tute bonvenus! Aparte listo (al mi komence ankaŭ sufiĉus kategorio, kronologia listo sencos se estas pli ol 40-60 nomoj) pri neduumaj verkistoj estus interesa por mi, ĉar mi persone konas ĉe ne unu. Klaras ke akcento pri biologia sekso de profesioj estas soci-politika akcento, sed mi pensas ke indas aktive toleri kaj subteni inismajn aŭ neduumajn akcentojn en ordigo de enciklopediaj artikoloj, sen ke oni devas mem esti inisma aŭ neduuma (tiam la subteno jam ne estus "toleremo", sed "lobiismo"). Nur mi ne scias kiom da neduumaj verkistoj jam havas e-lingvan biografiojn en Vikipedio - probable plej multajn oni devus aparte krei. Sed e-lingvaj artikoloj pri verkistinoj en Vikipedio ekzistas kaj estas tiom multnombraj ke kronologia ordigo sencas kaj helpas ekhavi superrigardo kiuj homoj estis/estas samepokuloj. Alternativo per kategorioj estus krei kronologiajn kategoriojn laŭ jarcentoj (se estas malpli ol 10 eroj en jarcenta kategorio) aŭ prefere jardekoj. Kiom grandioza laboro estus krei kaj plenigi ĉiujn tiujn subkategoriojn, kiuj eĉ kiam pretaj estos ĉiukaze malpli ekzaktaj ol listo!! Estus aliel se la listo estus tute fuŝe farita kaj neniel eblus trovi volontulon kiu pretus ripari ĝin: sed tiu listo estas bone farita, kaj iuj anonimaj volontuloj grandkvante investis sian laboron. Laŭ mi estus malkolega misaprezo al la valora volontula agado de tiuj homoj, pri kiuj ni ne scias kiuj ili estas (sed mi ankaŭ ne scias kiu vi estas, kaj estas en ordo ne scii), se oni simple forbalaus la listojn per principaj argumentoj. Kaj mi timas ke oni forbalaus ankaŭ la valorajn kunlaborantojn. Aidas (diskuto) 13:34, 27 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Per tiu flama pledo de Aidas nun restis la temo. Mi pensas ke almenaŭ necesas konstati ke ne estas klara plimulto por forigo de la listo, kaj en kazo de tre malunuecaj esprimoj tendence okazas nenio - tio estus decido kontraŭ aktiva forigo de la listo. Sed mi sentas ke estus maljuste se nun mi oficiale fermus la diskuton, ĉar klare mi estis unu el du voĉoj por unu partio, kaj mi ne konsiderus min neŭtrala en la temo. Tial mi petas ke iu alia administranto fermu la diskuton - pasis kvin semajnoj post la lasta noto de Aidas, supozeble neniu plia voĉo aŭdiĝos, kaj klare la limdato pri fermo de la diskutado estis la 27-a de februaro 2024. ThomasPusch (diskuto) 01:04, 5 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Mi respektas ke Thomas ne volas fermi la diskuton ĉar li mem engaĝiĝis en ĝi, sed nun pasis pliaj tri monatoj sen komentoj, la temo estas efektive finita kaj jes sencas vidigi tion per fermo de la diskuto. Do mi fermas la diskuton, por ke oni iam povu arkivigi ĝin. Aidas (diskuto) 13:11, 31 jul. 2024 (UTC)[Respondi]