Saltu al enhavo

Villeneuve-lès-Avignon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Villeneuve
Villeneuve-lès-Avignon · Vilanòva d'Avinhon
komunumo
la fortikaĵo Saint-André superrigardas ĉirkaŭajn domojn
la fortikaĵo Saint-André superrigardas ĉirkaŭajn domojn
la fortikaĵo Saint-André superrigardas ĉirkaŭajn domojn
komunumo en Francio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Okcitanio
Departemento Gard
Arondismento Nîmes (Nimo)
Kantono Villeneuve-lès-Avignon / Vilanova d'Avinyó
INSEE kodo 30351 [+]
Poŝtkodo 30400
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 12 617  (2021) [+]
Loĝdenso 691 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 58′ N, 4° 48′ O (mapo)43.9663888888894.7958333333333Koordinatoj: 43° 58′ N, 4° 48′ O (mapo) [+]
Alto 25 m [+]
Areo 18,27 km² (1 827 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villeneuve-lès-Avignon · Vilanòva d'Avinhon (Gard)
Villeneuve-lès-Avignon · Vilanòva d'Avinhon (Gard)
DEC
Situo de Villeneuve-lès-Avignon · Vilanòva d'Avinhon
Villeneuve-lès-Avignon · Vilanòva d'Avinhon (Francio)
Villeneuve-lès-Avignon · Vilanòva d'Avinhon (Francio)
DEC
Situo de Villeneuve-lès-Avignon · Vilanòva d'Avinhon

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villeneuve-lès-Avignon [+]
vdr

Villeneuve-lès-Avignon (jen france, okcitane Vilanòva d'Avinhon) estas franca komunumo en la regiono Okcitanio (france Occitanie [ɔksitaˈni], okcitane Occitània [utsiˈtanjɔ], katalune Occitània [uksiˈtanjə]), historie en Langvedoko-Rusiljono. Ĝi apartenas al la departemento Gard kaj la arondismento de Nîmes, kaj estas sidejo de samnoma kantono de Villeneuve-lès-Avignon. Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 12 617 loĝantoj sur areo de 18,27 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 691 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Nîmes (Nimo) kaj al la kantono Villeneuve-lès-Avignon / Vilanova d'Avinyó.

La teritorio havas komunan limon kun Les Angles, Pujaut, Rochefort-du-Gard, Sauveterre, Avignon kaj Sorgues.

Inter esperantistoj la urbo aparte konatiĝis en somero 1957, kiam la Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazis tie.

Partneraj urboj

[redakti | redakti fonton]
turo Philippe le Bel (Filipo la bela)

En la 5-a jarcento piede de la monto Andaon fondiĝis abatejo konsekrita al la kristana sanktulo Andreo, ĉirkaŭ kiu iom post iom ekestis loĝloko.

Fondodato de la urbo konsideratas la jaro 1292, kiam la franca reĝo Filipo la 4-a, nomata "Filipo la bela", fiksis kontrakton kun la abatejo, kiu antaŭvidis la starigon de fortikaĵo kaj turo vidalvide de Avinjono, por protekti la abatejon situanta ĉe la tiutempa limo de la regno. La loĝloko ĉe la abatejo kaj la nova fortikaĵo komence Villeneuve de Saint-André près Avignon ("novurbo de Sankta Andreo ĉe Avinjono") havis multajn privilegiojn.

Dum la papoj vivis en Avinjono, ili kaj kardinaloj starigis imponajn palacojn en la urboj, kiuj ankoraŭ nun dominas la urban impreson. Ankaŭ post la reveno de la papoj al Romo, la urbanoj pro la privilegioj kaj la daŭra ĉeesto de riĉaj monaĥejoj tenis prosperan bonstaton.

Dum la Franca Revolucio de 1789 la urbo Villeneuve iĝis centro de kantono. En la 19-a jarcento la loko iĝis preferata vivejo por riĉaj civitanoj de Avinjono, kiuj de ĉi tie havis belan panoraman rigardon al sia urbo. Grandkvante nuntempe ankoraŭ estas same: daŭre multaj riĉaj civitanoj laborantaj en Avinjono vivas en la urbo.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Monaĥejo Notre-Dame-du-val-de-Bénédiction
  • Fortikaĵo Saint-André
  • Turo Philippe Le Bel

Esperanto

[redakti | redakti fonton]

En 1957 la Internacia Junulara Kongreso okazis en Villeneuve-lès-Avignon sed kun partopreno de nur 30 personoj; tiam okazis la unua oratora konkurso, en kiu venkis juna Carlo Minnaja.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]