Wijchen
Municipo Wijchen | |||||
---|---|---|---|---|---|
Flago de la municipo Wijchen | Blazono de municipo Wijchen | ||||
nederlanda municipo | |||||
| |||||
Provinco | Gelderlando | ||||
Urbestro | Hans Verheijen | ||||
Ĉefloko | Wijchen | ||||
Areo - Tero - Akvo |
69,56 km² 66,49 km² 3,07 km² | ||||
Loĝantaro - Loĝdenso |
41 261 (en 2021) 614 loĝantoj pro km2 loĝ./km² | ||||
Geografia situo | 51° 48′ N, 5° 43′ O (mapo)51.85.7166666666667Koordinatoj: 51° 48′ N, 5° 43′ O (mapo) | ||||
| |||||
Gravaj trafikaj arterioj | A50 A326 N326 N324 N845 N847 | ||||
CBS-municipokodo | 0296 | ||||
Telefona kodo | 024, 0486, 0487 | ||||
Poŝtkodo | 6600–6606, 6613, 6615–6617, 6634 | ||||
Oficiala retejo | https://www.wijchen.nl/ | ||||
Wijchen (51° 48′ N, 5° 43′ O (mapo)51.85.7166666666667 , esperante Viĥeno) estas municipo en la nederlanda provinco Gelderland. La municipo ekestis en 1984 el la antaŭaj municipoj Batenburg, Bergharen kaj Wijchen. Antaŭe en 1818 Niftrik estis aneksita, kaj en 1980 oni aldonis parton de Overasselt. Laŭ la stato de 2021 en la municipo vivis 41 261 loĝantoj sur areo de 69,58 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 593 loĝantoj/km².
La teritorio havas komunan limon kun West Maas en Waal, Druten, Beuningen, Nimego, Heumen, Land van Cuijk kaj Oss.
Nukleoj
[redakti | redakti fonton]Nombro de loĝantoj laŭ nukleo la 31-an de decembro 2009:
Wijchen | 32.904 |
Alverna | 2.405 |
Balgoij | 779 |
Batenburg | 691 |
Bergharen | 1.779 |
Hernen | 820 |
Leur | 130 |
Niftrik | 570 |
Fonto: CBS
La kerno Woezik (3.820 loĝantoj la 1-an de januaro 2005) kaj la vilaĝeto Laak estas en Wijchen statistike.
Topografio
[redakti | redakti fonton]Topografia komunuma karto de Wijchen de decembro 2015
Historia-geografia skizo
[redakti | redakti fonton]En la prahistoria epoka en la regiono de Nimego, en kiu estas Wijchen, loĝis multaj homoj. Apud la centra Wijchen ekestis nova nukleo Alverna ĉirkaŭe la monaĥ(in)ejo konstruitra en 1886 apud la kruciĝo de la vojoj Nimego-Grave kaj Wijchen-Heumen. Tiu ĉi nukleo evoluis, kiel la vilaĝo Wijchen 500 jarojn antaŭe, ĝis prizorganta nukleo por la bienoj en la ĉirkaŭaĵo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Statuo de Emilia van Nassau, filino de Vilhelmo de Oranje, ŝi aĉetis la kastelon Wijchen en 1609 kaj konstruis novan sur la fundamentoj de la malnova.
- Katolika preĝejo
- Malnova muelejo
- Muzeo Kastelo Wijchen
- Kastelo Hernen. Ĝi datas origine el la 14-an jarcento kaj neniam suferis sieĝojn, militojn aŭ naturkatastrofojn. Ankaŭ apenaŭ estis loĝantoj. Pri tio ĝi perdis multe de sia mezepoka karaktero. Unika estas la kovritaj koridoroj (overdekte weergangen).
- Batenburg, pitoreska monumenta urbeto kun sia muelejo kaj bela kastelruino. La historio de Batenburg reiras ĝis la mezo de la 12-a jarcento. Preskaŭ ĉiuj domoj estas monumentoj. En la somero estas pramo por transiri la riveron Mozo.
- En Leur oni povas ankoraŭ vidi la restaĵojn de kastelo kun kastelfosaĵo. Apude estas klasika domo el 1788.
Gravaj eventoj
[redakti | redakti fonton]Ĉiun jaron la nederlanda organizaĵo Stichting Rolstoeldansen Nederland (SRN, fondaĵo radseĝa danco Nederlando) organizas la rulseĝbalon kiu nomiĝas "Wijchen Swingt Internationaal" (Wijchen svingas internacie).
Esperanto en Wijchen
[redakti | redakti fonton]En la apuda urbo Nimego estas la Esperantoklubo 'Zamenhof', al kiu aliĝas esperantistoj el Nimego kaj apudaj urboj/urbetoj/vilaĝoj. Ĝi havas 14 membrojn kaj 9 donacantojn. Klubvesperoj estas la 2-an merkredon de la monato escepte en julio kaj aŭgusto.
Informoj: Esperanto Nederland aŭ lokaj informejoj pri Esperanto en la UEA-vikio.
Ĝemeliĝoj
[redakti | redakti fonton]Wijchen havas ĝemeliĝon kun Stargard Szczeciński en Pollando, ekde 1992. Laŭ la oficiala retejo de la municipo Wijchen "La celo de tiu ĝemeliĝo estas montri amikecon kaj konatigi la alian kulturon kun interŝanĝoj, kaj per la municipo kaj per la asocioj, ni volas lerni unu de la alia kaj kunhavigi niajn spertojn kun niaj loĝantoj"[1].
Politiko
[redakti | redakti fonton]La komunuma konsilantaro de Wijchen konsistas el 27 sidlokoj. Jen la strukturo de la komunuma konsilantaro ekde 1998:
Sidlokoj | |||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Partio | 1998 | 2002 | 2006 | 2010 | 2014 | 2018 | 2022 | ||||||||
Kernachtig Wijchen | - | - | - | 8 | 11 | 12 | 10 | ||||||||
Christen Democratisch Appèl | 6 | 7 | 6 | 6 | 4 | 4 | 5 | ||||||||
Partij van de Arbeid | 4 | 4 | 7 | 4 | 3 | 3 | 3 | ||||||||
Volkspartij voor Vrijheid en Democratie | 3 | 3 | 2 | 3 | 3 | 3 | 3 | ||||||||
Democraten 66 | - | - | - | 2 | 3 | 2 | 2 | ||||||||
GroenLinks | - | - | - | - | - | - | 2 | ||||||||
Sociaal Wijchen | - | - | - | -* | 2 | 1 | - | ||||||||
Lokale Dorpspartijen | - | 4 | 6 | 4* | 1** | 2 | 3 | ||||||||
Leefbaar Wijchen | 3 | 5 | 4 | - | - | - | - | ||||||||
Gemeentebelangen | 5 | 2 | - | - | - | - | - | ||||||||
Socialistische Partij | 1 | - | - | - | - | - | - | ||||||||
Aliaj | 3 | - | - | - | - | - | - | ||||||||
Sumo | 25 | 25 | 25 | 27 | 27 | 27 | 27 |
(*) 1 komunuma konsilanto forlasis la partion LDP en 2012 kaj daŭras sub la nomo Sociaal Wijchen (**) ekde la 1-a de januaro alinomata Wijchen Lokaal
Dum la periodo 2022-2026 la kolegio konsistis el la partioj Kernachtig Wijchen, CDA kaj VVD, kaj konsistis el la homoj:
- Renske Helmer-Englebert (SP), urbestro
- kaj 4 kromaj kolegianoj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]En Viĥeno interalie havas sian sidejon la firmao Yoast BV, kiu vivtenas kaj distribuas la serĉiloptimumigan kromprogramon Yoast por WordPress, kiu laŭ la stato de 2018, daŭre aktuala en 2023, havas pli ol 5 milionojn da aktivaj instalaĵoj kaj estis elŝutita pli ol 350 milionojn da fojoj kun pli ol 25 000 kvinstelaj recenzoj ĉe Wordpress.org.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Stedenband met het Poolse Stargard (nederlande). Gemeente Wijchen (7-a de aprilo 2010). Arkivita el la originalo je 14-a de junio 2012. Alirita 16-a de marto 2013.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Bilda galerio
[redakti | redakti fonton]-
Wijchen, katolika kirko Antonio la Granda
-
Kastelo Wijchen
-
enirejo Kastelo Wijchen
-
Wijchen, skulptaĵo Emilia van Nassau
-
Wijchen, historia ventmuelejo
-
Wijchen, butikuma centro
-
Wijchen, skulptaĵo "La suna kampo"
-
Wijchen, skulptaĵo "La Tablo"
-
modernaj loĝdomoj ĉe la preĝeja placo
-
Wijchen, trafikocirklo
-
ceramikaĵo "kie jam 'stas okulo, la piedo volas iri"
-
Hernen, kastelo Hernen
-
Batenburg, restaĵoj de kastelo Batenburg
-
Batenburg, "Arbaj bildoj"
-
Bergharen, kirko sankta Ana
Provinco Gelderlando | |
---|---|
Aalten | Apeldoorn | Arnhem | Barneveld | Berg en Dal | Berkelland | Beuningen | Bronckhorst | Brummen | Buren | Culemborg | Doesburg | Doetinchem | Druten | Duiven | Ede | Elburg | Epe | Ermelo | Geldermalsen | Harderwijk | Hattem | Heerde | Heumen | Lingewaal | Lingewaard | Lochem | Maasdriel | Montferland | Neder-Betuwe | Neerijnen | Nijkerk | Nimego | Nunspeet | Oldebroek | Oost Gelre | Oude IJsselstreek | Overbetuwe | Putten | Renkum | Rheden | Rozendaal | Scherpenzeel | Tiel | Viĥeno | Voorst | Wageningen | West Maas en Waal | Westervoort | Winterswijk | Zaltbommel | Zevenaar | Zutphen | |
Nederlando | Provincoj | Municipoj |