Zalabaksa
Aspekto
Zalabaksa [zalabakŝa] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en subregiono de Lenti. Depost 1908 pro peto de poŝto oni uzas la nunan formon.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 16 km²
- Loĝantaro: 610
- Poŝtkodo: 8971
- Telefonprefikso: 92
- Koordinatoj: 46°42′24″N 16°33'06″E
Situo
[redakti | redakti fonton]Zalabaksa situas en valo de rojo, laŭ ĉefvojo Szombathely-Lendava. La vilaĝo preskaŭ kontaktiĝas kun Csesztreg. Lenti troviĝas 11, Nova 13, Zalaegerszeg 30 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis unuafoje menciita en 1341 en formo "Boxafolua". Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, infanĝardeno, kuracejo, poŝto.