George SANTAYANA, naskita kiel Jorge Agustín Nicolás Ruiz de Santayana y Borrás la 16-an de decembro 1863 en Madrido - mortis la 26-an de septembro 1952 en Romo, estis filozofo kaj verkisto. Li verkis eseojn, novelojn kaj poemojn.
« Kiam ŝanĝo estas absoluta, restas neniu estaĵo por plibonigi kaj neniu direkto estas fiksita por ebla plibonigo: kaj kiam sperto ne estas konservita, kiel ĉe sovaĝuloj, infanaĝo estas eterna. Tiuj, kiuj ne povas memori la pasintecon, estas kondamnitaj ripeti ĝin.»