Pitagoro (greke Πυθαγόρας) naskiĝis ĉ. la 570-an a.K. en Samoso kaj mortis post la 510-an a.K. en Basilikato. Li apartenas al la grupo de la grandaj filozofoj de la homaro, ne nur pro siaj filozofiaj ideoj, sed ankaŭ pro matematikaj kontribuaĵoj kaj pro sia mistika vivmaniero.
« Restu kontenta pri bonfarado, kaj lasu aliajn paroli pri vi laŭplaĉe. »
«Amikoj estas kiel kunuloj dum vojaĝo, kiuj devas helpi unu la alian persisti sur la vojo al pli feliĉa vivo. »
«Kolero komenciĝas per malsaĝeco, kaj finiĝas per pento. »
« Al plej multaj viroj kaj virinoj, laŭ naskiĝo aŭ naturo, mankas la rimedoj por progresi je riĉeco kaj potenco, sed ĉiuj havas la kapablon progresi je scio. »
«Malsaĝulo estas konata per sia parolado; kaj saĝulo per silento. »