« En la aŭtoritatafilozofio ne ekzistas nocio de egaleco. La homo kun aŭtoritata karaktero povas foje uzi la vorton “egaleco” en ordinara parolo — aŭ por sia profito — sed por li tiu vorto ne havas iun ajn realan sencon, ĉar ĝi markas la nocion, kiun li ne kapablas kompreni. La mondo konsistas por li el homoj, havantaj aŭ ne havantaj la forton kaj potencon, do el la superuloj kaj subuloj. Sadismo-masoĥismaj streboj kondukas lin al tio, ke li kapablas nur al dominado aŭ subiĝo; li ne povas senti solidarecon. Ajnaj diferencoj — ĉu tio estas genro aŭ raso — por li nepre estas signo de supereco aŭ neplenvaloreco. Diferenco, kiu ne havus tian sencon, por li estas simple neimagebla. »
« Nia epoko simple neas la morton, kaj kun ĝi unu el bazaj flankoj de la vivo. Anstataŭ transformi konsciadon de la morto kaj suferoj je unu el plej fortaj stimuloj al la vivo — je bazon de la homa solidareco, je katalizilo, sen kiu ĝojo kaj entuziasmo perdas intensecon kaj profundecon — la individuo devas subpremadi tiun ĉi konsciadon. Sed, same kiel ĉe ĉiu subpremado, kaŝi ne signifas ekstermi. Timo de la morto vivas en ni, vivas malgraŭ provoj nei ĝin, sed la subpremado kondukas al ĝia steriligo. Tiu timo iĝas unu el kaŭzoj de malriĉeco de niaj travivaĵoj, de nia senhalta postkurado je la vivo kaj ĝi klarigas — mi kuraĝe asertos tion — neimageblajn sumojn, kiujn pagas niaj homoj por siaj entombigoj. »
« Tiaj proponoj favore al kolektiva “teama” entuziasmo ignoras la fakton, ke ekzistas nur unu vere sociala orientiĝo — solidareco kun la homaro. La sociala unueco ene de la grupo, kunigita kun malamikeco rilate postrestintojn, estas ne sociala sento, sed simple larĝigita egoismo. »