«Britio iĝis la unua kiu devis adiaŭi iluziojn rilate Proksiman Orienton. Ĝia militbazo laŭlonge de la Sueza kanalo estis konsiderata inter la lastaj signifaj imperiistaj antaŭpostenoj, kies personaro konsistis el proksimume 80 mil militistoj. Kaj tamen Britio ne povis teni grandajn trupojn en la zono de la Sueza kanalo en kondiĉoj de opono fare de Egiptio kaj sen usona subteno. En 1954 sub premo de Usono, Britio konsentis forigi siajn trupojn el sia Sueza bazo en 1956. »
« Por Dwight D. Eisenhower la Sueza krizo estis ne tiom minaca por meriti aplikon de forto. Sendepende de amikecarideto sur sia vizaĝo, li estis sufiĉe forta persono kaj ne tro afabla kiam oni kontraŭis lin. »
« Ellaborita de Francio skemo postulis ke Israelo invadu Egiption kaj direktiĝu al la Sueza kanalo dum Britio kaj Francio insistu ke por libereco de navigado Egiptio kaj Israelo retiriĝu de la kanalo je 16 km. Kaze de rifuzo de Egiptio, kion oni atendis, Britio kaj Francio okupus la zonon de la kanalo. Kio estus entreprenota poste, restis malklara. La planon oni devis ekfunkciigi unu semajnon antaŭ prezidantabaloto en Usono. »
«Britio kaj Francio dubigis siajn pretendojn je statusoj de grandaj potencoj, ĉar okazis ke ili bezonis helpon de Israelo por ektrakti Egiption. Israelo perdis moralan avantaĝon, akiritan pro rifuzo de la najbaro priparoli pacon, pro tio ke ĝi permesis uzi sin kiel ilon de koloniismo. Pozicio de Britio en Jordanio kaj Irako, ŝlosilaj fortikaĵoj en Meza Oriento, estis malfortigita. Dwight D. Eisenhower estis profunde ofendita de tia manovro, kiu klare estis ligita al lia supozata maldeziro agordi kontraŭ si voĉdonantojn-judojn en lasta semajno de la antaŭbalota kampanjo. Necesis tre multe klopodi por trovi tian eksterpolitikan manovron, kiu kombinus mankojn de ĉiu agadmaniero aŭ krei tian koalicion, kiu samtempe farus ĉiun ĝian membron malpli forta. Britio, Francio kaj Israelo sukcesis pri tiu heroaĵo. »
« [pri voĉdono en Unuiĝintaj Nacioj dum la Sueza krizo] Unuan kaj solan fojon Usono voĉdonis kune kun Sovetunio kontraŭ siaj plej proksimaj aliancanoj… Aldone al specifeco de unuiĝo de Usono kun Sovetunio ĉe humiligo de ĝiaj plej proksimaj aliancanoj, sovetiaj trupoj en la sama tago dispremis hungarajn liberecbatalantojn, alfrontinte nur simbolankondamnon flanke de Unuiĝintaj Nacioj kiel oni povus tion karakterizi eĉ kun granda troigo. »
« La Sueza krizo ankaŭ unuafoje servis al la nealiancitaj landoj kiel baza leciono de la vero de la Malvarma milito. Ili komprenis ke premo sur Usonon kutime sekvigis ĝiajn asertojn pri bona rilato kaj provojn forigi fonton de malkontento dum provoj premi sur Sovetunion povis esti riskaj, ĉar la ĉiama respondo de Sovetunio estis forta kontraŭago.
Dum jardekoj post la Sueza krizo tiuj tendencoj signife kreskis. Severa kondamno de la usona politiko transformiĝis je rito de konferencoj de la nealiancitaj landoj. Kondamno de sovetiaj agoj en la finaj deklaracioj de periode okazintaj renkontiĝoj de la nealiancitaj landoj, estis sufiĉe malofta kaj singarda. »
« Post la Sueza krizo, Francio kaj Britio faris tute kontraŭajn konkludojn el la spertita humiligo fare de Usono. Francio ekiris la vojon de fortiĝo de sia sendependeco; Britio preferis fortigi partnerecon kun Usono. »
« Ne forgesu ke se komenciĝos milito, ni per ĉiuj fortoj subtenos Egiption. Se al mi venus mia filo kaj dirus ke li deziras batali en Egiptio kiel volontulo, mi mem aprobus lian decidon. »