Atta Troll/XVI
Por rigard’ elmalproksima
Tiuj montodorsoj brilas
Kiel oro kaj purpuro,
Ornamantaj majestulon.
Sed proksime malaperas
Tiu pompo; same kiel
Ĉe aliaj majestaĵoj
Vin nur trompis lumefektoj.
Kio ŝajnis or’, purpuro,
Estas vere nura neĝo,
Neĝo, kiun en la daŭro
Enuigas izoleco.
Supre, en proksim’, mi aŭdis
Kraketanta tiun neĝon
Kaj plendanta al la vento
Sian blankan vivmizeron.
„Malrapide — ĝi ekĝemis —
En solec’ sin trenas horoj!
Horoj, ne havantaj finon, —
Eternaĵoj frostiĝintaj.
Ho, mi neĝ’ plorinda! Ke mi
Do, anstataŭ sur la montojn
Estu faladinta valon,
Valon, kie floras floroj.
Jen mi estus degelinta
Kiel riveret’, en kies
Ondoj la knabin’ plej bela
Lavus ride la vizaĝon.
Aŭ mi estus fluetinta
En la maron, kie eble
Mi fariĝus brila perlo,
Por ornami reĝan kronon.“
Aŭskultinte tiujn plendojn,
Diris mi: „Ho neĝ’, mi dubas,
Ke envale tian sorton
Brilan estus vi trovinta.
Konsoliĝu! Nur malmultaj
Havas ŝancon, iĝi perlo;
Eble estus vi falinta
En marĉeton kaj kotiĝus.“
Dum mi tiel kun la neĝo
Interparoladis, pafo
Sonis, kaj el la aero
Falis bruna montvulturo.
Tio estis ŝerc’ Laskara, —
Ŝerc’ ĉasista. Sed vizaĝo
Lia restis nemovata,
Fumis nur la pafiltubo.
El la vosto de l’ birdego
Ŝiris plumon li silente,
Surĉapele ĝin ekfiksis
Kaj daŭrigis sian vojon.
Jen aspekto misterplena:
Kiam la plumhava ombro
Sur la blanka neĝtavolo
Ekmoviĝis — nigra, longa.