Atta Troll/XX
Sunleviĝo. Oraj sagoj
Pafas je nebuloj blankaj,
Ruĝiĝantaj kvazaŭ vunde,
Kaj disfluas en la lumo.
Fine venko akiriĝis,
Kaj la tago, triumfante,
Paŝas en brilanta gloro
Sur la nukon de l’ montaro.
De l’ birdaro brua gento
Pepas en kaŝitaj nestoj,
Ekleviĝas herbodoro
Kvazaŭ harmoni’ parfuma.
En l’ unua matenfruo
Ni deiris en la valon. —
Dum la signojn de la urso
Sekvis vigle nun Laskaro,
Mi pasigis mian tempon
Meditante. Sed la pensoj
Sole igis min sonĝema,
Iom eĉ melankolia.
Fine, laca kaj malĝoja,
Falis mi sur muskan benkon
Sub la branĉoj de frakseno,
Kie fluis eta fonto,
Kiu per plaŭdado stranga
Tiom ensorĉigis mian
Cerbon, ke la meditado
Kaj la pensoj baldaŭ ĉesis.
Min ekkaptis sopirego
Je sonĝado, mort’, frenezo
Kaj je tiuj rajdantinoj
En la ĉasa fantomaro.
Ho, ĉarmegaj noktvizioj,
Forpelitaj de Aŭroro,
Diru: kien vi forkuris,
Kie restas vi dumtage?
Sub antikvaj templorestoj,
Ie ajn en la Romagna,
Kaŝas sin (laŭ dir’) Diano
De la tagestreco krista.
Nur dum nokta malheleco
Ŝi kuraĝas sin montradi,
Ĝuegante la ĉasadon
Kun kunuloj-idolanoj. —
Ankaŭ la fein’ Abunde
Timas la Nazaretanojn,
Kaj dumtage ŝi restadas
Sen danĝer’ en Avelun’.
Tiu ĉarma insuleto
Kuŝas en la vasta „Maro
Romantika“, atingebla
Nur flugile-pegasuse.
Tie zorgo ne ankrumas,
Vaporŝip’ ne albordiĝas
Kun filistroj scivolemaj,
Fumegantaj tabakpipojn.
Tie vi neniam aŭdas
La obtuzan sonoradon
De malgajaj sonoriloj, —
Malagrablan al feinoj.
Sed en ĝojo neĝenata,
En eterna, flora aĝo,
Tie rezidencas gaje
Blonda la fein’ Abunde.
Ridetante ŝi promenas
Sub altegaj sunofloroj
Kun afabla sekvantaro
De revemaj kavaliroj.
Sed Herodjas, — kie estas
Vi? — Ho ve! mi tion scias:
Vi ja mortis, entombiĝis
En la urb’ Jeruzalemo!
Mortan dormon dum la tago
Dormas vi en ĉerk’ marmora,
Sed meznokte vin ekvekas
Viposonoj, — hejse, hola!
Kaj vi sekvas la ĉasaron
Kun Diano kaj Abunde,
Kun la gajaj ĉaskunuloj,
Malŝatantaj krucon, zorgon!
Kia bela societo!
Mi volonte kun vi ĉasus
Tra arbaroj. Viaflanke
Ho, Herodjas, rajdus mi!
Ĉar vin amas mi plej multe!
Multe pli ol la grekinojn,
Pli ol nordan la feinon
Vin mi amas, hebrein’!
Jes, mi amas vin. Mi sentas
Tion je la kor’ tremanta.
Amu min, ho amatino,
Vi, Herodjas, hebrein’!
Amu min, ho amatino,
Kaj la kapon ĵetu for
Kun la plado! Vi ekĝuu
Nun manĝaĵon pli bongustan!
Ĝusta kavaliro estas
Mi por vi! Min ne ĉagrenas,
Ke vi mortis kondamnite, —
Mi ne havas antaŭjuĝojn —
Kaj pri propra senkulpeco…
Jen afero tre dubinda! —
Eĉ ĉu mi ankoraŭ vivas,
Mi pridubas iufoje!
Do, min prenu kavaliro,
Via „cavalier servante“;
Portos mi kolorojn viajn
Kaj eĉ vian kapricaron.
Ĉiunokte viaflanke
Rajdos mi en la ĉasaro, —
Ni karesos, kaj ni ridos
Pri petolaj miaj ŝercoj.
Mi agrable vin amuzos
Dum la nokto, sed dumtage
Ĝojo ĉesos, kaj plorante
Sidos mi sur via tombo.
Jes, dumtage mi plorante
Sidos sur la reĝa tombo,
Sur la tombo amatina
En la urb’ Jeruzalemo.
Kaj la judoj preterpase
Pensos certe, ke mi ploras
Pro pereo de la Templo
Kaj de l’ urb’ Jeruzalemo.