Babiladoj de bonhumora Zamenhofano/Nia societo
samideanoj el L. E. S. dediĉata.
Majo.
Bela majo, belega vetero, beletaj fraŭlinoj, bonodoraj floroj, ĝojaj homoj, koketantaj junulinoj. Kiel ĉio estas ĝoja, bela, vivoplena! Ĉio moviĝas, kuras, saltas pro ĝojo, pro la belega majo.
Mi estas malĝoja. Min turmentas doloroj, la koro krevas. Kial, pro kio? Dum majo? Al vi, miaj sinceraj amikoj, mi diros la kaŭzon.
Min malĝojigas ne tio, ke miaj manuskriptoj trovas ĉiaman loĝejon en la paperkorboj de Esperantaj redakcioj, ne tio, ke mi ne estas estrarano de nia societo, ne, min malĝojigas io alia — niaj samideanoj… vekiĝis!
Antaŭe, kiam niaj samideanoj trankvile dormis
en la societo, mi per la „Babilado“ vekis ilin por
nia sankta labor’ Esperanta. Nun majo efikis, la
samideanoj vekiĝis, sed ili tute ĉesis venadi en la
societon!
Tio min tre malĝojigis kaj mi decidis fari alvokon al niaj vekiĝintaj samideanoj, ke ili venadu en la societon.
Samideanoj! Ni nepre devas venadi en la societon. Ju pli da supervestoj kaj ĉapeloj estos en la antaŭĉambro, des pli efika estos la propagando. Nia kortisto sciu, ke ekzistas tamen esperantistoj en L… Ne ridu, samideanoj, oni propagandu Esperanton inter kortistoj ankaŭ, ĉar ĝi estos tre grava por nia afero, se nia kortisto, eklerninte Esperanton, fariĝos prezidanto de la T.E.K.A. (ne Tutmonda Esperantista Kuracista, sed Tutmonda Esperantista Kortista Asocio). Krom tio vi venadu, ĉar nia societo donas multajn utilojn al siaj geanoj. La babilejo troviĝas ĉe ni en la antaŭĉambro, estrarejo (demetu ĉapelon, mi parolas pri sanktejo!) en la dua ĉambro, kursoj… sur la muro[1], biblioteko — sub la verda drapo de guberniestra tablo[2].
La babilejo en nia societo estas la plej necesa ĝia parto; babili oni povas en ĉiuj lingvoj, krom la Esperanta (ĉar mi volis babili Esperante, oni ekzilis min en la „Vekilon“), oni povas babili pri ĉiuj aferoj, pri amaj rendevuoj, amindumado, intrigado, ŝercoj k. t. p., nur ne pri Esperantaj aferoj. Multaj samideanoj tre ŝatas la babilejon kaj eĉ ne eniras la duan ĉambron; ili vizitas por kelkaj minutoj la babilejon kaj foriras kun samideaninoj promeni. La aliaj, pli esperantemaj eniras en la unuan ĉambron.
Super la pordo de la unua ĉambro pendas surskribo „Legejo“, sur la muro „Oni parolas Esperante“. Ambaŭ surskriboj estas malveraj: oni nek legas, nek parolas Esperante, sed prefere dormas. Kompreneble estas esceptoj! Kelkaj niaj samideanoj posedas eĉ oratoran talenton kaj tiuj efektive parolas. Ili parolas flame, entuziasme per la buŝo kaj la manoj, ili pli multe kritikas, ol laŭdas, pli projektas, ol efektivigas, pli promesas, ol faras. Tiaj homoj estas tre utilaj por la societo, ĉar se ili ne ekzistus, estus nenio interesa en la societo, se ili ne ekzistus, la ĝenerala kunveno estus tre enuiga; kontraŭe, kiam ili estas, estas tre gaje kaj ĝoje.
Super la pordo de la dua ĉambro troviĝas surskribo: „Kancelario“, sed vere tie estas estrarejo. Plej bone tion pruvas la fakto, ke tie staras la sonorilo. La estrarejo ĉiam estas malplena, ĉar… la estraranoj pro nedependaj de ili kaŭzoj neniam povas veni je estrara kunsido. Kiaj povas esti, vi demandos, la nedependaj de estraranoj kaŭzoj? Mi diros al vi sekrete, sed ne diru al iliaj estraranaj Moŝtoj, ĉar oni eble diros, ke mi estas revoluciisto, intriganto kaj volas mem fariĝi estrarano. Do jen kelkaj kaŭzoj: unu estrarano havas panjon, kiu, kompreneble, malpermesas al li reveni hejmen post la 10½, kaj ĉar la kunsidoj ne komenciĝas pli frue, ol je la 11-a vespere, li pro nedependaj de li kaŭzoj ne povas ĉeesti la kunsidon. Alia estrarano havas edzinon kaj kompreneble ankaŭ bopatrinon, do ĉu li povas venadi en la societon? Edziĝintaj samideanoj, respondu: Ĉu ne estas pli agrable pace paroli kun sia bopatrino, ol klarigi al novaj samideanoj la signifon de la vorto: „dormoĉambropordŝlosiltruo“? Unu estraranino havas fratinon kaj la fratino havas fianĉon, do ŝi ne povas ankaŭ venadi en la societon. Unu estrarano ne havas fratinon, kiu havas fianĉon, sed li estas enamiĝinta kaj vi jam mem prezentas al vi sekvantajn bildojn: … ĉambro … muro … Zamenhofa portreto … tablo … papero … seĝo … estrarano … ama letero … aŭ alian bildon: strato … (aŭ ĝardeno) … estrarano … ŝi … klarigo … vangofrapo … k. t. p. Do la dua ĉambro estas estrarejo. Sed kie estas la kursoj? Ni ja legis, vi diros, en gazetoj, ke oni permesis malfermi la kursojn kaj nun ni ilin ne vidas. Sed, s-roj, bonvolu nur ekrigardi la muron kaj vi ekvidos niajn kursojn. Jes, ni havas kursojn, sed, bedaŭrinde, ni ne posedas instruistojn kaj lernantojn. Cetere tio estas malgravaĵo: grava estas la fakto, ke ni havas kursojn. Ni havas ankaŭ legejon. Nia legejo estas unikaĵo: en ĝi troviĝas tiaj antikvaĵoj, kiajn eĉ la Esperanta Biblioteko de Davidov ne posedas: ni havas eĉ kelkajn gazetojn, aperintajn antaŭ la superakvego.
Kion la societo havas ankoraŭ?
Du propagandajn foliojn, unu leterkeston, unu ŝrankon, unu verdan stelon kun Zamenhof, du ferajn kaj kelkajn Esperantajn ŝlosilojn, kelkdek stampilojn, kelkajn anonimajn plendleterojn, unu redaktoron, unu delegiton, unu korespondanton, unu tradukanton, unu filozofon, unu oratoron, multajn kritikantojn, unu poeton, unu deklamistinon kaj unu rublon da malprofito de ĉiu literatura vespero!
Kaj nun, sinjoroj kritikantoj, diru la veron: ĉu vi plendos ankoraŭ, ke nia societo havas nenion, nenion donas al siaj membroj? Ĉu vi diros, ke la estraranoj estas kulpaj pro tio, ke ili ne venas, ĉu vi diros, ke ni ne havas kursojn, babilejon, legejon k.t.p. k.t.p.?
Diru, respondu! Kaj se vi ne estas mensoguloj, se en vi batas honestaj koroj, vi diros, ke la societo havas multon, faras multegon kaj vi tuj ekkuros al la kasisto kaj pagos al li la kotizaĵon por la pasinta jaro, kiun vi forgesis pagi, vi venados en la societon 3-foje dum semajno kaj vi vokos ankaŭ aliajn, ke ili venu en la societon:
- Ni venu, ni venu, neniam laciĝu
- Kaj pagu la monon kontante,
- Ni ĉiam multiĝu, ni ĉiam pliiĝu,
- Ni venu, ni venu konstante!
- Ni venu, ni venu, neniam laciĝu
29. IV. 1914.