Ĉi tiu paĝo estis validigita
mallongaj kruretoj, kaj portanta sur la dorso du virojn, kiuj trankvile ĉirkaŭrigardis. La hipopotamopso venis ĝis mia domo; ĝi turnis sian nigran vizaĝon versaŭ mia fenestro kaj montris dentegaron, kun laŭtaj sibloj; ĉu ĝi intencas eniri? miaj dentoj klakis pro teruro; sed kiam la kreito haltis, ĝi estis aŭtomobilo. La du viroj malsupreniris el ĝi; ili estis du konatoj miaj, ki’ estis vizitontaj min por sciiĝi pri mia saneco.
“Ili ne restis tre longan tempon; eble estis io en la pala elrigardo de mia vizaĝo, kio nekomfortigis ilin; kaj de la fenestro mia poste povis ilin vidi dum ili resupreniris en la veturilon, dirantaj iujn rimarkojn inter si, kiuj necesigis multan levetadon de la ŝultroj. Tro bone