Ťahanovce
Ťahanovce | |||
hungare: Hernádtihany | |||
urba parto | |||
Vido al Ťahanovce
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Ťahanovce | |||
Lando | Slovakio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Košice | ||
Distrikto | Distrikto Košice 1 | ||
Historia regiono | Abov | ||
Parto de | Košice | ||
Rivero | Hornád | ||
Situo | Ťahanovce | ||
- alteco | 221 m s. m. | ||
- koordinatoj | 48° 45′ 22″ N 21° 15′ 30″ O / 48.75611 °N, 21.25833 °O (mapo) | ||
Distrikta urbo | Košice | ||
Areo | 7,2761 km² (727,61 ha) | ||
Loĝantaro | 2 088 (31.12.2008) | ||
Denseco | 286,97 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1303 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 040 13 | ||
Telefona antaŭkodo | +421-55 | ||
Aŭtokodoj | KE | ||
NUTS | 598127 | ||
Situo enkadre de Slovakio
| |||
Situo enkadre de Regiono Košice
| |||
Situo enkadre de Košice
| |||
Vikimedia Komunejo: Ťahanovce | |||
Retpaĝo: www.tahanovce.eu | |||
Portalo pri Slovakio |
Ťahanovce (hungare Hernádtihany (hernAdtihanj)) estas iama vilaĝo, nun urboparto de Košice en Slovakio, en Regiono Košice.
Situo
[redakti | redakti fonton]Ťahanovce situas laŭ maldekstra bordo de Hornád. Urbocentro de Košice troviĝas pli sude 4 km.
La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1463 en formo "Tehan", sed pli frue (antaŭ ol 1249) laŭ alia informo germanoj fondis la vilaĝon. En 1397 la najbara urbo Kassa akiris la kampojn. En 1828 loĝis tie 878 vilaĝanoj en 112 domoj. En 1907 la oficiala hungara loknomo estis Hernádtihany por ne miskompreni kun Tihany. En 1910 loĝis tie 1668 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Košice, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Hernádtihany rehungariĝis laŭ la unua Arbitracio de Vieno, ĉar tre forte ligiĝis al Kassa. Ekde 1969 Ťahanovce iĝis urboparto de Košice. Ekde 1985 nova loĝkvartalo konstruiĝis, kiu jam aparte estis parto de la urbo, kiel Sídlisko Ťahanovce. La restinta vilaĝoparto estas ŝatata ekskursejo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- klasikisma romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Anna de 1850
- romkatolika kapelo omaĝe al Johano Nepomuko de 1913