Zemplínske Jastrabie
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]Zemplínske Jastrabie, hungare Magyarsas (madjarŝaŝ) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov. Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis Magyar-Jesztreb.
- Areo: 11 km²
- Supermara alteco: 115 m
- Loĝantaro: 640
- Poŝtkodo: 076 05
- Aŭtokodo: TV
- Telefonprefikso: 56
Situo
[redakti | redakti fonton]Zemplínske Jastrabie situas sur mildaj deklivoj, laŭ flankovojoj. Trebišov troviĝas 15 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1291. En 1910 loĝis en Magyarsas 562 da homoj, (397 hungaroj, 159 slovakoj, 4 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon Magyarsas apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Sátoraljaújhely, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Magyarsas rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Zemplínske Jastrabie 643 da homoj, (633 slovakoj, 6 hungaroj, 3 ĉeĥoj, 1 ruteno).