97-a SAT-Kongreso 2024
97-a SAT-Kongreso 2024 | ||
---|---|---|
Loko | Porto | |
Ekde | 5-a de aŭgusto 2024 | |
Ĝis | 11-a de aŭgusto 2024 | |
Organizanto | Sennacieca Asocio Tutmonda | |
← Antaŭa | Sekva → | |
La 97a SAT-kongreso okazas en Porto inter la 5a kaj la 11a de aŭgusto 2024. Ĝi estas la unua SAT-kongreso okazanta en Portugalio, ĝuste 50 jarojn post la Revolucio de la Diantoj. La lokaj organizantoj estas grupo de esperantistoj, el kiuj kelkaj estas aparte aktivaj en SAT dum la lastaj kvin jaroj, kaj samtempe tre viglaj en la socia vivo de sia loĝurbo. La Organiza Kongresa Komitato estis komponita de Xana Paz, Roger Prieto, Pedro Baranita, Ana Ribeiro, Igor Cerejo, Inês Cerejo, Nuno Magalhães, kaj aliaj membroj de la porta grupo.
Partoprenis 80 kongresanoj el 16 landoj.
Programo
[redakti | redakti fonton]Okazis la kutimaj laborkunsidoj, kunsidoj de frakcioj kaj de aliaj asociaj instancoj. Inter tre diversaj klerigaj prelegoj menciindas tiuj pri la Kanto de Majo, francdevena kanto kiu famiĝis en Koreio; pri la situacio de laboristoj en Palestino (Nithya Nagarajan); pri ĉifrovalutoj (Jorge Maldonado); pri komuna uzado de pura akvo (Guy Martin); pri la 25a de aprilo akompanate de kantoj kaj muziko; pri Aristides de Sousa Mendes, nome portugala diplomato dum faŝismo, kiu agadis en Bordozo (Klodin' kaj Marcelo Redoulez); pri la libro Volontuloj kun okulvitroj, ĵusa eldono de SATeH, kaj pri Portugalio en la Hispana Enlanda Milito (Kani); pri la movado 15-M (Félix Lobo); pri Jeanne Deroin, frua franca feministo (Sara Sánchez Calvo); pri neŭroscienco (Virginie Harlet); pri Ukrajna kulturo (Katja), ktp.
Ekskursoj
[redakti | redakti fonton]Kiel kutime ĉe SAT-kongresoj, okazis ekskursoj ĉefe direktitaj al la kono de la situacio de laboristoj kaj ĝenerale de sociaj aferoj. Dekomence kaj post prelego de Xana Paz pri historio de la urbo, oni trairis ĉefajn lokojn de la historia urbocentro kun klarigoj de arkeologo Roger Prieto. Rilate al la Revolucio de la Diantoj oni vizitis iaman politikan prizonon kiu nun estas parto de milita muzeo. Tie oni vizitis ekspozicion pri la situacio antaŭ la revolucio (diktatura reĝimo) kaj la okazaĵoj de tiu, ilustrite de la rakontoj de Maria José Ribeiro (de la asocio URAP, Unuiĝo de Portugalaj Kontraŭfaŝistaj Rezistantoj, kaj ŝi mem malliberigita kaj fitraktita en tiu prizono kelkajn fojojn). La 9a de Aŭgusto okazis tuttaga ekskurso al la urboj Ílhavo, kie oni vizitis muzeon pri maro kaj maristoj, aparte pri la iamaj laborkondiĉoj de la malfacila vivo de la fiŝkaptado de moruoj, ĉefe en kanadaj maroj, persone rakontite de iama fiŝkaptisto Zé Miguel. Samtage oni vizitis ankaŭ la pli turisman urbon Aveiro kie oni klerigis ankaŭ pri la iama laboro en la salproduktejoj. Post filmo pri la pena laboro de karboministoj en São Pedro da Cova, oni vizitis unue la Ministan Muzeon de la loĝloko, kie detale oni proskribis la iaman laboron de tiuj ministoj kaj la procezo laŭ kiu oni nuligis tiun ekonomian sektoron tie kaj la agado kiu reagis al la sendungado de la ministoj kaj al la konsekvencoj de ilia pena laboro (silikozo).
Rezulto
[redakti | redakti fonton]Dum la kunsidoj oni debatis pri la funkciado de la asocio SAT, la problemoj en la ekspedoj de la gazeto Sennaciulo, la neceso altiri membrojn, indikoj por la venontjara kongreso ktp. Tiukadre oni decidis, ke la 98a SAT-Kongreso okazos en Svitavy (Ĉeĥio) de la 12a ĝis la 19a de julio 2025. Je la fino de la kongreso oni debatis pri Deklaracio por la ekstera publiko kaj pri Gvidrezolucio kun sugestoj por la internaj demarŝoj de la organizaĵo (Vidu suben en Eksteraj Ligiloj).
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Botelo de portovino el la SAT-kongreso.
-
Portugala gitaro dum distra vespero.
-
Sesisalono.
-
Kongresa vizito al la Minmuzeo de São Pedro de Cova.
-
Kongresanoj dum vizito al la Minmuzeo de São Pedro de Cova.
-
Kongresanoj dum vizito al la iama minejo de São Pedro de Cova.
-
Kongresanoj dum vizito al la Muzeo pri Fiŝkaptado de Ílhavo.
-
Kongresanoj dum vizito al la Muzeo pri Fiŝkaptado de Ílhavo. Ŝipo de Aveiro.
-
Kongresanoj dum vizito al la Muzeo pri Fiŝkaptado de Ílhavo. Konkofako.
-
Kongresanoj dum vizito al la Muzeo pri Fiŝkaptado de Ílhavo. Vorto "moruo" en Esperanto.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- (Gvidrezolucio) en la retejo de SAT
- (Deklaracio) en la retejo de SAT
- Kongresa retejo
- Filmeto de OKK-anoj pri vizito al la kongresejo
- Aldonaj informoj pri la kongreso en la retejo de SAT
- Ekzemplo de loka agado, organizita en la Popola Universitato de Porto de la lokaj aktivuloj okaze de la 93-a SAT-Kongreso 2020.