Brieštie
Brieštie | |
hungare: Berestyénfalva, germane: Brestenhau | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Brieštie | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Turčianske Teplice |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Turiec |
Situo | Brieštie |
- alteco | 600 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 55′ 02″ N 18° 44′ 12″ O / 48.91722 °N, 18.73667 °O (mapo) |
Areo | 11,17 km² (1 117 ha) |
Loĝantaro | 138 (31.12.2010) |
Denseco | 12,35 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1392 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 038 22 |
Telefona antaŭkodo | +421-43 |
Aŭtokodoj | TR |
NUTS | 512117 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Vikimedia Komunejo: Brieštie | |
Retpaĝo: www | |
Portalo pri Slovakio |
Brieštie (hungare Berestyénfalva [bereŝtjEnfalva]; germane Brestenhau) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Brieštie situas meze de sakovojo el Slovenské Pravno. Martin troviĝas je 32 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1392 en formo "Beryssth". En 1715 oni komputis tie 14 familiojn, post 5 jaroj ankaŭ muelejon. En 1785 217 vilaĝanoj loĝis en 30 domoj, en 1828 271 vilaĝanoj loĝis en 40 domoj. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon triaklasa (=malbona). En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Berestyénfalva 352 homoj, (plejparte germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Turóc, al distrikto de Turčianske Teplice, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1945 preskaŭ ĉiuj germanoj deportiĝis al Germanio. En 2001 vivis en Brieštie 170 homoj, (142 slovakoj, 25 germanoj).