Krivá
Aspekto
Krivá | |
hungare: Kriva | |
municipo | |
Vido al Krivá kun rivero Oravo
| |
|
|
Oficiala nomo: Krivá | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Dolný Kubín |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Oravio |
Montaro | Oravia montetaro |
Ŝoseo | Eŭropa vojo 77 E77 |
Rivero | Oravo |
Situo | Krivá |
- alteco | 550 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 17′ 03″ N 19° 28′ 38″ O / 49.28417 °N, 19.47722 °O (mapo) |
Areo | 18,877031 km² (1 887,7 ha) |
Loĝantaro | 819 (31.12.2010) |
Denseco | 43,39 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1575 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 027 55 |
Telefona antaŭkodo | +421-43 |
Aŭtokodoj | DK |
NUTS | 509761 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Vikimedia Komunejo: Krivá | |
Retpaĝo: www.kriva.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Krivá (hungare Kriva) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Krivá situas laŭ rojo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Vrútky-Trstená. Tvrdošín troviĝas je 11, Dolný Kubín je 20, Žilina je 86 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1575 en formo "Krywa". En 1899 la oficiala hungara loknomo iĝis Somliget pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Kriva 622 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Árva (reĝa departemento), al distrikto de Tvrdošín, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Krivá 775 homoj, (escepte unun ĉiuj slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Jozefo de 1926
- romkatolika kapelo omaĝe al Dipatrino Sepdolora de 1945
- romkatolika kapelo omaĝe al Dipatrino el Fatima de 1945
- romkatolika laŭvoja baroka kapeleto el la 19-a jarcento
- ligna muelejo de 1898