Cañizar
Cañizar | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Alkario | ||
Poŝtkodo | 19066 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 71 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 46′ N, 3° 4′ U (mapo)40.770833333333-3.0655555555556Koordinatoj: 40° 46′ N, 3° 4′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 799 m [+] | ||
Areo | 15,41 km² (1 541 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cañizar [+] | |||
Cañizar - prononco [kanjiSAR], per sistemo IFA kaɲiˈθaɾ, "kanejo": aperas kanoj en la blazono - estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 71 loĝantoj sur areo de 15,41 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4,6 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas cañizareños [kanjisaRENjos] (per sistemo IFA kaɲiθaɾˈeɲos) respektive cañizareñas.
Situo
[redakti | redakti fonton]Cañizar situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Alkario en la nordo de la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, do en ties centro, je altitudo de 799 m super marnivelo; je 24 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°46′15″N 3°03′56″Ok.
Historio
[redakti | redakti fonton]Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis de 408 loĝantoj en 1940 al 215 en 1970 kaj plu al 98 en 2001, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, ankaŭ ĉe Cañizar kie oni falis al 63 lokuloj en 2016 kaj al 71 en 2023.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.