Casti-Wergenstein
Casti-Wergenstein | |
---|---|
former municipality of Switzerland • komunumoparto en Germanio | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Malantaŭa Rejno |
Komunumaro | Schams |
Koordinatoj | 46° 37′ 30″ N 9° 25′ 12″ O / 46.62500 °N, 9.42000 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 37′ 30″ N 9° 25′ 12″ O / 46.62500 °N, 9.42000 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 58 |
Areo | 25,62 km² |
Alteco | 1489 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7433 |
Komunumkodo | 3703 |
Casti-Wergenstein estas komunumo de la komunumaro Schams kaj la distrikto Malantaŭa Rejno en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 58 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Casti sur alteco de 1125 m s.m. kaj Wergenstein sur alteco de 1489 m s.m. sur la deklivo de la Monto de Schams.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Casti-Wergenstein limas en nordo al Mathon, en oriento al Donat, en sudoriento al Andeer, en sudo al Sufers, kaj en okcidento al Safien.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Casti-Wergenstein situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per mallarĝa kurba vojo de Donat al Mathon. La komunumo estas konektita al la publika transportreto per poŝtaŭtolinio al Andeer.
Lingvoj
[redakti | redakti fonton]La plimulto de la loĝantaro de Casti-Wergenstein parolas la romanĉan lingvon. La nombro de la romanĉlingva loĝantaro tamen dum la lastaj jaroj forte malkreskis. En la jaro 1980 ankoraŭ 80,56% parolis la romanĉan kaj nur 19,44% la germanan lingvon. Ĝis la jaro 2000 la nombro de la germanlingvanoj kreskis al 42,86%, dum nur ankoraŭ 55,36% estis romanĉlingvanoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La hodiaŭa komunumo estiĝis en la jaro 1923 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Casti kaj Wergenstein.
La unua dokumenta mencio de Casti datiĝas el la jaro 1204 kiel ad Castellum. [1] La unua dokumenta mencio de Wergenstein datiĝas el la jaro 1219 kiel Vergasteno.[2]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la komunumo Casti-Wergenstein Arkivigite je 2007-04-26 per la retarkivo Wayback Machine
- Casti en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Casti-Wergenstein – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)