Katartoj
Aspekto
La katartoj estas unu el la du grupoj de birdoj de la familio de katartedoj aŭ amerikaj vulturoj.
Amerikaj vulturoj tute ne rilatas al Malnovmondaj vulturoj aŭ al aliaj tagaj rabobirdoj, kiuj siavice estas klasataj en diversaj ordoj. Ili similas al Malnovmondaj vulturoj nur pro tio ke ili evoluas simile. Do, ili estas konsiderataj pli proksimaj al cikonioj laŭ sia lokigado en Cikonioformaj birdoj. Kvankam nuntempa klasado daŭre estas kiel dirite, DNA analizoj preskaŭ pruvas malon.
La kvin specioj de katartoj estas:
- Meleagra katarto, Cathartes aura
- Malgranda flavkapa katarto, Cathartes burrovianus [1]
- Granda flavkapa katarto, Cathartes melambrotus
- Nigra katarto, Coragyps atratus
- Reĝa katarto, Sarcoramphus papa
Referencoj
[redakti | redakti fonton]