Klížska Nemá
Klížska Nemá | |
hungare: Kolozsnéma | |
municipo | |
Klížska Nemá
| |
|
|
Oficiala nomo: Klížska Nemá | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Nitra |
Distrikto | Distrikto Komárno |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Rivero | Danubo |
Situo | Klížska Nemá |
- alteco | 111 m s. m. |
- koordinatoj | 47° 45′ 08″ N 17° 49′ 16″ O / 47.75222 °N, 17.82111 °O (mapo) |
Areo | 11,9526 km² (1 195,26 ha) |
Loĝantaro | 505 (31.12.2011) |
Denseco | 42,25 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1268 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 946 20 |
Telefona antaŭkodo | +421-35 |
Aŭtokodoj | KN |
NUTS | 501191 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Nitra
| |
Vikimedia Komunejo: Klížska Nemá | |
Retpaĝo: www.klizskanema.ocu.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Klížska Nemá, hungare Kolozsnéma estas vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Komárno.
Situo
[redakti | redakti fonton]Klížska Nemá situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Danubo, laŭ traira flankovojo. Kontraŭe troviĝas Gönyű, kien ŝipeto trafikas. La plej proksimaj urboj estas Veľký Meder 16, Komárno 29 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1168 en formo Villa Nema, apartenanta al fortikaĵo de Komárno. Poste la kampoj apartenis al Jeromos Némai Kolos. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. En 1848 okazis bataleto apud la vilaĝo. Historiaj okupiĝoj estis fiŝkaptado kaj orolevado.
En 1910 loĝis 927 da homoj, (plejparte hungaroj). La komunumo ĝis 1919 apartenis al Komárom (reĝa departemento), al distrikto Csallóköz, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj estis iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2004 loĝis tie 546 da homoj, (plejparte hungaroj). Ekde 2008 Slovakio kaj Hungario apartenas al interna zono de Schengen, sekve tra la Danubo iu ajn povas traboati.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katolika preĝejo omaĝe al Gardanĝeloj de 1884
- ruinoj de malnova preĝejo
- kalvinana preĝejo de 1793, post unu jaro ligna turo alkonstruiĝis, en 1858 renovigita
- monumento pri falintoj dum la 1-a mondmilito
- postbaroka nobeldomo
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- En la iama Kolzsnéma naskiĝis juristo Lajos Bólya.
- En Klížska Nemá naskiĝis:
- slovakia hungara juristo Rezső Szabó
- slovakia hungara maŝininĝeniero Pál Élesztős.
Galerio de fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Lago de Klížska Nemá
-
Kruco en Klížska Nemá
-
Kruco en Klížska Nemá
-
Monumento de falintoj dum la 1-a mondomilito en Klížska Nemá
-
Monumento en Klížska Nemá
-
Katolika preĝejo de Klížska Nemá
-
Municipa oficejo de Klížska Nemá