Komjatice
Komjatice | |||
---|---|---|---|
vilaĝo | |||
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Lando | Slovakio | ||
Regiono | Nitriansky kraj | ||
Distrikto | Nové Zámky | ||
Adreso | Obecný úrad Komjatice Nádražná 97 941 06 Komjatice | ||
Poŝtkodo | 941 06 | ||
Aŭtokodo | NZ | ||
Telefonkodo | 0 35 | ||
Kodo laŭ Oficiala Municipokodo | 503282 | ||
Retpaĝaro | www.komjatice.sk | ||
Politiko | |||
Urbestro (ekde Novembro 2014) | Peter Hlavatý | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 304 (31-a de decembro 2014) | ||
Loĝdenso | 140 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 9′ N, 18° 10′ O (mapo)48.15833333333318.166666666667Koordinatoj: 48° 9′ N, 18° 10′ O (mapo) | ||
Alto | 130 m | ||
Areo | 30,758 km² (3 075,8 ha) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Komjatice [+] | |||
Komjatice, hungare Komját estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 31 km²
- Supermara alteco: 130 m
- Loĝantaro: 4260
- Poŝtkodo: 941 06
- Aŭtokodo: NZ
- Telefonprefikso: 35
Situo
[redakti | redakti fonton]Komjatice situas laŭ riverbranĉo Malgranda Nitra, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Nitra (urbo)-Nové Zámky. La lasta troviĝas 25, Nitra (urbo) 18 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]Laŭ la restaĵoj la vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko. La unua mencio pri la loko devenis el 1256 en formo terra Kamnati. En 1411 fortikaĵo konstruiĝis, en 1663 malkonstruiĝis. En 1573 presejo fondiĝis, kiu estis samtempe centro de kalvinismo. Dume la vilaĝo iĝis kampurbo. En 1668 la kalvinanoj foriris, alvenis katolikaj ĉeĥoj kaj slovakoj. Dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la loĝantoj multe suferadis. En 1783 tertremo okazis. Inter 1844-1860 tie vivis Andreo Czaban. Li kontraŭbatalis la alkoholismon. En 1910 loĝis tie 4104 da homoj (3186 slovakoj, 697 hungaroj). Ĝis 1918 la vilaĝo apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al la distrikto de Érsekújvár. Poste la vilaĝo iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En la ĉirkaŭaĵo la hungaroj estis pli. En 1945 la loko estis bombardita. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 1990 tie naskiĝis movado por esti la slovaka oficiala lingvo. En 2001 loĝis tie 4207 da homoj (4125 slovakoj, 28 hungaroj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katolika preĝejo omaĝe al apostoloj Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo de 1651
- katolika preĝejo omaĝe al Elizabeto de Hungario de 1751
- restaĵo de la fortikaĵo
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en Komjatice naskiĝis hungara fizikisto István Cornides
- en la iama Komját naskiĝis:
- hungara aktoro Vilmos Foltényi
- hungara inĝeniero Jenő Gondár