Novbritia akcipitro
Novbritia akcipitro | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Accipiter princeps (Mayr, 1934) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Novbritia akcipitro (Accipiter princeps) estas taga rabobirdo el familio de Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj. Ĝi estas endemia de la insulo de Nova Britio en Papuo-Novgvineo, nome la plej granda insulo krom la ĉefa tero oriente de la lando.
Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montararbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.
Iam klasita kiel Preskaŭ Minacata fare de la IUCN[1], oni supozas nun, ke ĝi estas pli rara ol antaŭvidate. Sekve la pritaksadon de ties populacistatuso, oni trovis tion ĝusta, kaj sekve ĝi estis listata en statuso de vundebla en 2008[2].
Ĝi estas konata el kvar specimenoj kaj kelkaj ĵusaj vidaĵoj. Kvankam la statuso de tiu specio estas malfacile kontrolebla, ĝi estas sendube malabunda kaj probable malpliiĝanta.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (BLI) (2008): [https://web.archive.org/web/20080914020126/http://www.birdlife.org/action/science/species/global_species_programme/whats_new.html Arkivigite je 2008-09-14 per la retarkivo Wayback Machine [2008 IUCN Ruĝalistaj statusŝanĝoj]. Konsultita la 2008-MAJ-23.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife Species Factsheet. Arkivigite je 2009-01-03 per la retarkivo Wayback Machine
|