De Mioceno, kiam la "maro de Faluns" kovris la teritorion de Anĵuo, Blezio kaj izolis la nunan armorikan duoninsulon disde la kontinento etendiĝante ĝis Turanĝio, Tréfumel konservis multajn sablajn minojn ankoraŭ espluatatajn.
Inter la 5-a kaj la 12-a jarcentoj, Tréfumel apartenis al la paroĥo de Plouasne kaj ĝia preĝejo estis konstruita en la 11-a jarcento.
En 1187, la limstato de Tréfumel, tio estas la novaj limoj de ĝia jura distrikto, atestas pri ĝia sendependeco.
La urbo grande prosperis en la 17-a jarcento, dank'al la kultivo kaj komerco de lino. Atesto pri tiu prospereco estas la loĝejoj, kun delikataj ornamoj, konstruitaj tiutempe.
En 1750, la lasta juĝoregistristo de la Ĝenerala Asembleo de Bretonio, Gilles François de la Bintinaye, rekonstruigis la kastelon de La Rivière-Bintinaye centre de Tréfumel.
Post la Revolucio de 1789, kaj ĝis la Unua Imperio, Tréfumel fariĝis ĉefurbo de kantono, ariganta plurajn komunumojn, el kiuj Guenroc, Guitté, Plouasne, Saint-Juvat, Saint-Maden kaj Trévron. Malkreita, la malnova ĉefurbo refariĝis komunumo ligita al la kantono de Évran. Tiuokaze, la ĝendarma regimento, la unua en la regiono, kiu okupis la kastelon de la Rivière-Bintinaye, estis ankaŭ translokita al la centro de Évran[1].
Preĝejo Sainte-Agnès, kun elementoj datiĝantaj de la 11-a jarcento, estas farita per konstruŝtonoj el kalko de Quiou aŭ el la granito de Bécherel, por la muroj. La portalo datiĝanta de la 16-a jarcento estas el la granito de Languédias[2]. La preĝejo estis registrita en 1964 kiel historia monumento[3].
Kastelo de la Rivière-Bintinaye : rekonstruita de Gilles François de La Bintinay, vicgrafo de Rougé en la 18-a jarcento
Domo de Faluns, centro por klarigi kaj malkovri la "maron de Faluns", kalka ŝtono estigita antaŭ 15 milionoj da jaroj per la akumuligo de konkoj[4]