Choteč (distrikto Pardubice)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Choteč |
Choteč | |||
municipo | |||
Municipa oficejo en Choteč
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Choteč | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Pardubice | ||
Administra municipo | Pardubice | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Rivero | Ředický potok | ||
Situo | Choteč | ||
- alteco | 228 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 05′ 00″ N 15° 52′ 50″ O / 50.08333 °N, 15.88056 °O (mapo) | ||
Katastro | 4,14 km² (414 ha) Choteč u Holic | ||
Loĝantaro | 357 (2024) | ||
Denseco | 86,23 loĝ./km² | ||
Tabulo | Orientelba tabulo | ||
Unua skribmencio | 1394 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 533 04 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0532 | ||
NUTS 5 | CZ0532 575062 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Choteč (Pardubice District) | |||
Retpaĝo: www.chotec.webz.cz/ | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Choteč situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo apud rivero Elbo, 3 km nordoriente de urbo Sezemice kaj 8 km okcidente de urbo Holice. Vivas ĉi tie 357 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Časy, Rokytno, Sezemice kaj Dolní Ředice.
Historio
[redakti | redakti fonton]Teritorio, kie nun situas vilaĝo Choteč estis prisetlita jam en prahistoria tempo. Atestas pri tio tomboj de tiamaj homoj en tiu ĉi loko.
La unua skriba mencio pri Choteč estas el la jaro 1394, kiam Čeněk el Choteč vendis parton de la vilaĝo al monaĥinejo Sezemice. Post detruo de la klostro en husanaj militoj en la jaro 1421 posedigis al si tiun parton Bořek el Miletínek kaj en fino de la 15-a jarcento aĉetis ĝin Vilém de Pernštejn.
Posedantoj de la dua parto de Choteč ofte ŝanĝiĝis. Nur en la jaro 1551 Markvart Slepotický vendis ĝin al familio de Pernštejn kaj tiel ambaŭ partoj de la vilaĝo ree kuniĝis.
Ĝis fino de la 18-a jarcento ne estis en Choteč lernejo kaj lernantoj devis piede vizitadi lernejon en Sezemice. En precize nekonata jaro estis en la vilaĝo aranĝita neoficiala neaprobita lernejo. Sed ligna domo, kie oni instruis, en la jaro 1805 forbrulis kaj plua lernado okazadis en diversaj privataj domoj. Nur en la jaro 1837 estis konstruita nova ligna lernejo kaj tiu estis en la jaro 1882 anstataŭigita per masonita unu-klasa, en la jaro 1885 rekonstruita je du-klasa lernejo. Pro manko de lernantoj kaj favore al altigo de instrukvalito estis en la jaro 1973 instruado en Choteč finita kaj lernantoj veturadas per busoj en la lernejon en Sezemice.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 259 |
1880 | 276 |
1890 | 352 |
1900 | 330 |
1910 | 314 |
1921 | 343 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 317 |
1950 | 266 |
1961 | 270 |
1970 | 270 |
1980 | 267 |
1991 | 252 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 274 |
2014 | 320 |
2016 | 324 |
2017 | 331 |
2018 | 336 |
2019 | 337 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 352 |
2021 | 359 |
2022 | 359 |
2023 | 359 |
2024 | 357 |
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]En centro de la vilaĝo staras de la jaro 1849 sabloŝtona kruco. El tiu sama jaro estas apuda ligna, per ŝindoj kovrita kampanileto.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Paĝaro de mikroregiono Loučná Arkivigite je 2011-01-04 per la retarkivo Wayback Machine ĉeĥe