Lubná (distrikto Svitavy)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lubná |
Lubná | |||
municipo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Lubná | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
Administra municipo | Litomyšl | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Cismontaro | Svitava montetaro | ||
Rivero | Lubenský potok | ||
Situo | Lubná | ||
- alteco | 495 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 46′ 23″ N 16° 12′ 34″ O / 49.77306 °N, 16.20944 °O (mapo) | ||
Areo | 19,86 km² (1 986 ha) | ||
Loĝantaro | 937 (2024) | ||
Denseco | 47,18 loĝ./km² | ||
Arbo | Abio de Vopařil | ||
Unua skribmencio | 1347 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 569 63 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0533 | ||
NUTS 5 | CZ0533 578355 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Lubná (Svitavy District) | |||
Retpaĝo: www.lubna.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Lubná situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en nordorienta submontaro de Žďárské vrchy, 10 km nordokcidente de urbo Polička. Vivas ĉi tie 937 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Oldřiš, Sebranice, Proseč, Horní Újezd, Poříčí u Litomyšle, Borová, Budislav, Polička kaj Široký Důl.
Historio
[redakti | redakti fonton]Nomo de la vilaĝo aperas en skribaj dokumentoj el la jaro 1167. Laŭ legendo pretigis lignaĵistoj en ĉirkaŭaj arbaroj furnirojn por kribliloj. Ulman, kverkan kaj fagan lignon el ĉirkaŭaĵo de Lubná oni uzadis ĉefe por produktado de fleksataj aĵoj. El tio estis derivita Lubný les (Furnirarbaro), Lubný potok (Furnirrivereto) kaj ankaŭ nomo de la nova vilaĝo.
Alia klarigo de la nomo Lubná estas, ke tiel pli frue nomiĝis la rivereto. Ĉar la vorto "lub" en slavaj lingvoj signifas arboŝelon, Lubná estis rivereto, en kiu flosis multaj ligneroj. Ankaŭ la nomo povis signifi vilaĝon, kie por kovrado de tegmentoj uzadis arboŝelojn.
Antaŭ la jaro 1847 infanoj devis viziti la lernejon en Sebranice, kio estis en submontara regiono, ĉefe en vintraj monatoj, malfacila aŭ eĉ danĝera. De tiu jaro instruis la infanojn legi, skribi kaj kalkuli helpinstruisto el Sebranice rekte en Lubná. En la jaro 1854 estis en la vilaĝo aprobita memstara lernejo.
En la jaro 1835 ekfabrikis proksime de Lubná t.n. Kajetánčina vitrofarejo. Ĝi ekestis laŭ interkonsento de magazendomo Lazar Pick kaj familiaro Valdštejn el Litomyšl. Bonkvalitaj produktaĵoj estis eksportataj en Hispanion, Nederlandon, Turkion kaj Amerikon.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 604 |
1880 | 1 584 |
1890 | 1 493 |
1900 | 1 444 |
1910 | 1 448 |
1921 | 1 429 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 440 |
1950 | 1 064 |
1961 | 1 077 |
1970 | 974 |
1980 | 949 |
1991 | 953 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 977 |
2014 | 998 |
2016 | 975 |
2017 | 976 |
2018 | 961 |
2019 | 958 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 947 |
2021 | 892 |
2022 | 941 |
2023 | 939 |
2024 | 937 |
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Kapelo
[redakti | redakti fonton]Kapelo de Sankta Anna estis en Lubná konstruita en la jaro 1921. Post alkonstruo de turo en la jaro 1993 ĝi fariĝis dominanto videbla el vasta ĉirkaŭaĵo.
Mariakulta kolono
[redakti | redakti fonton]Mariakulta kolono estis konstruita en la jaro 1888. Ĝia aŭtoro estis Josef Kroupa el Litomyšl.
Lignaj kabanoj
[redakti | redakti fonton]En la vilaĝo estas konservitaj lignaj kabanoj el la unua duono de 19-a jarcento.
Memorindaj arboj
[redakti | redakti fonton]En Lubná troviĝas kelkaj arboj signifaj per sia aĝo kaj grandeco.
Estas ĉi tie proklamita memorinda arbo - tilio korfolia, kies aĝo estas 350 - 400 jaroj, alta ĝi estas 24 m, cirkonferenco de trunko 570 cm.
Ankaŭ ĉi tie kreskas t.n. Kadidlova jedle (Abio de Kadidlo), kiu estas unu el la plej altaj arboj en Ĉeĥio. Ĝian aĝon oni taksas je 400 jarojn.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala paĝaro de mikroregiono Litomyšlsko Arkivigite je 2010-11-16 per la retarkivo Wayback Machine ĉeĥe