Kardeloj
Kardeloj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
La Eŭropa kardelo apartenas al grupo de ruĝ- aŭ flav-vizaĝuloj
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La genro Carduelis[1] estas granda grupo de birdoj de la familio de Fringedoj. Ĝi inkludas la subgrupojn de la verdaj fringoj, flamkardeloj, propraj kardeloj, Kanaba kardelo, Flavbeka kardelo kaj la neafrikaj siskinoj. Neniu specio de tiu grupo havas teritoriojn en interno de Afriko (kie ili estas anstataŭataj de la rilata genro Serinus), kaj la centroj de la evoluo estis probable Eŭrazio kaj Nordameriko, kun duaranga radiaĵo en la Novtropikoj.
Sistematiko
[redakti | redakti fonton]La interrilataro de tiuj specioj estas komplika kaj polemikiga. Preskaŭ certas ke la krucbekuloj devenis fakte el prauloj de flamkardeloj tre ĵuse, kaj oni sugestis, ke ili estu lokitaj en la saman genron, por kiuj la nomo Loxia havu prioritaton. Aliflanke la verdaj kardeloj (kiuj estas ŝajne la plej distinga grupo) kaj la flamkardeloj estis metataj en apartajn genrojn, kio povus esti la plej taŭga sistemo esprimi kaj la faktan evoluan rilataron kaj la evolue signifan distingon de la krucbekuloj. La molekulaj datumoj indikas, ke la plej grandaj stirpoj disiĝis fine de la Mioceno (Tortoniano, antaŭ ĉirkaŭ 9-7 milionoj da jaroj), sed tio ne povas sugesti iun ajn fortikan taksonomian aranĝon, ĉu de la grandaj grupoj, ĉu inter la stirpoj de Carduelis sensu stricto (kardeloj en la malvasta senco), aŭ eĉ inter du apartaj stirpoj de Serinus (Ryan et al., 2004).
Ĉi tie, la specioj de Carduelis sensu lato estas listataj laŭ la nuna kono. La genro Carduelis sensu stricto povus esti poste disigata kaj tiam nur la Eŭropa kardelo kaj la Citronkardelo kaj la Korsika kardelo (denove lokataj en tiu genro) restus en Carduelis.
Verdaj kardeloj
[redakti | redakti fonton](Sub)Genro Chloris
- Nigrakapa fringo, Carduelis ambigua
- Verda fringo, Carduelis chloris
- Ĉina fringo, Carduelis sinica
- Vjetnama fringo, Carduelis monguilloti
- Flavbrusta fringo, Carduelis spinoides
- La Dezerta fringo, Carduelis obsoleta, ĵus revenis al sia komenca formo en tiu grupo (Zamora et al., 2006).
Flamkardeloj
[redakti | redakti fonton](Sub)Genro Acanthis
- Arkta flamkardelo, Carduelis hornemanni
- Flamkardelo, Carduelis flammea
- Malgranda flamkardelo, Carduelis cabaret
Krucbekuloj
[redakti | redakti fonton](Sub)Genro Loxia
La taksonomio de Loxia estas komplika, kaj la (sub)genro povus konsisti ĉu el tri specioj aŭ eble dekduoj. La subaj specioj estas nur tiuj almenaŭ provizore akceptataj de plej parto de fakuloj.
- Granda krucbekulo, Loxia pytyopsittacus
- Skota krucbekulo, Loxia scotica
- Malgranda krucbekulo aŭ Ruĝa krucbekulo, Loxia curvirostra
- Rubanda krucbekulo aŭ Blankaflugila krucbekulo, Loxia leucoptera
- Hispaniola krucbekulo, Loxia megaplaga
Carduelis sensu stricto
[redakti | redakti fonton]grupo Carduelis
- Eŭropa kardelo, Carduelis carduelis
- Citronkardelo, Carduelis citrinella - iam Serinus citrinellus
- Korsika kardelo, Carduelis corsicana - iam Serinus corsicanus
grupo Linaria – Kanaba kardelo kaj Flavbeka kardelo
- Kanaba kardelo, Carduelis cannabina
- Somalia kardelo, Carduelis johannis
- Jemena kardelo, Carduelis yemenensis
- Flavbeka kardelo, Carduelis flavirostris
grupo Spinus – Amerikaj kardeloj kaj siskinoj
Amerikaj kardeloj
- Amerika kardelo, Carduelis tristis
- Malgranda kardelo, Carduelis psaltria
- Laŭrenca kardelo, Carduelis lawrencei
Nordaj siskinoj
- Verda kardelo, Carduelis spinus
- Pinkardelo, Carduelis pinus
- Nigrakrona kardelo, Carduelis atriceps
- Dominga kardelo, Carduelis dominicensis
Novtropikaj kardeloj
- Anda kardelo, Carduelis spinescens
- Nigra kardelo, Carduelis atrata
- Nigramentona kardelo, Carduelis barbata
- Nigrakapa kardelo, Carduelis notata
- Kapuĉa kardelo, Carduelis magellanica
- Sanktakruca kardelo, Carduelis (magellanica) santaecrucis
- Olivkardelo, Carduelis olivacea
- Ruĝa kardelo, Carduelis cucullata
- Safrankardelo, Carduelis siemiradzkii
- Dikbeka kardelo, Carduelis crassirostris
- Flavventra kardelo, Carduelis xanthogastra
- Flavvizaĝa kardelo, Carduelis yarrellii
- Flavpuga kardelo, Carduelis uropygialis
Fosilia specio
[redakti | redakti fonton]- Tríasa kardelo, Carduelis triasi - Holoceno de La Palma, Kanariaj Insuloj, Hispanio.
Eblaj specioj de Carduelis
[redakti | redakti fonton]Tiuj specioj povus esti rilataj al diversaj grupoj aŭ subgenroj nune klasitaj kiel membroj de Carduelis sed ili ne estis ankoraŭ studataj biokemie:
- Montoserino, Serinus estherae – (malklara rilato).
- Tibeta serino, Serinus thibetanus - (foje Tibeta siskino, Carduelis thibetana estas uzata ĉe Grimmett et al. 1999).
- Ankobera serino, Serinus ankoberensis - (Carduelis ankoberensis ĉe listo de African Bird Club).
- la Orflugilaj dikbekuloj, Rhynchostruthus sp. - (rilato kun Carduelis studata ĉe Fry et al. 2004 kaj Martins 1987)
Lastatempaj taksonomiaj ŝanĝoj
[redakti | redakti fonton]La 18an de decembro, 2009, la Laboratorio Cornell de Ornitologio, laŭ sia fakuleco kiel zorganto de la Listo Clement, faris la jenan aserton: "Laŭ NACC ĉi tie ni disigas la genron Carduelis en kvar genrojn: Carduelis (Kanaba kardelo kaj Flavbeka kardelo), Spinus (siskinoj), Acanthis (flamkardeloj), kaj Chloris (verdaj fringoj). Similaj revizioj necesas pri Carpodacus kaj Serinus, sed ni prokrastas tiajn ŝanĝojn ĝis posta dato."[2]. Tio sekvas similan ŝanĝon kiu estis publikita en la 50a suplemento de la Listo AOU Checklist of American Birds, "La subgenroj Acanthis kaj Spinus estas altigitaj al genroj, kaj la genro Chloris estas disigita el la genro Carduelis."[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- African Bird Club list (Passerines). http://www.africanbirdclub.org/resources/passerines_2006.doc Arkivigite je 2011-07-09 per la retarkivo Wayback Machine
- Alcover, J. A.; Florit, F. 1987. Una nueva especie de Carduelis (Fringillidae) de La Palma. Vieraea 17 : 75-86
- Arnaiz-Villena, A.; Álvarez-Tejado, M.; Ruiz-del-Valle, V.; García-de-la-Torre, C.; Varela, P.; Recio, M. J.; Ferre. S. & Martínez-Laso, J. (1998): Phylogeny and rapid Northern and Southern Hemisphere speciation of goldfinches during the Miocene and Pliocene Epochs. Cellular and Molecular Life Sciences 54(9): 1031–1041. COI:10.1007/s000180050230 PDF plena teksto Arkivigite je 2020-05-26 per la retarkivo Wayback Machine. Erratum, Cellular and Molecular Life Sciences 55(1): 148. COI:10.1007/s000180050280 PDF plena teksto Arkivigite je 2008-11-19 per la retarkivo Wayback Machine
- Arnaiz-Villena, A., Moscoso, J., Ruiz-del-Valle, V., Gonzalez, J., Reguera, R., Wink, M., I. Serrano-Vela, J. 2007. Bayesian phylogeny of Fringillinae birds: status of the singular African oriole finch Linurgus olivaceus and evolution and heterogeneity of the genus Carpodacus. Acta Zoologica Sinica, 53 (5):826 - 834. PDF plena teksto[rompita ligilo]
- Arnaiz-Villena, A., Ruiz-del-Valle, V., Moscoso, J., Serrano-Vela, J., & Zamora, J. 2007. mtDNA phylogeny of North American Carduelis pinus group. Ardeola, 54(1): p.1-14.
- Fry, H.; Keith, S.; Urban, E. & Woodcock, M. 2004. The Birds of Africa, Volume 7. Christopher Helm
- Grimmett, R.; Inskipp,C. & Inskipp, T. 1999. Birds of the Indian Subcontinent . Princeton University Press
- Martins, R.P. 1987. The Golden-winged Grosbeak in North Yemen. Sandgrouse 9: 106-110
- Ryan, P.G.; Wright, D.; Oatley, G.; Wakeling, J.; Cohen, C.; Nowell, T.L.; Bowie, R.C.K.; Ward, V. & Crowe, T.M. 2004. Systematics of Serinus canaries and the status of Cape and Yellow-crowned Canaries inferred from mtDNA and morphology. Ostrich 75:288-294.
- Zamora, Jorge; Lowy, Ernesto; Ruiz-del-Valle, Valentin; Moscoso, Juan; Serrano-Vela, Juan Ignacio; Rivero-de-Aguilar, Juan & Arnaiz-Villena, Antonio (2006): Rhodopechys obsoleta (desert finch): a pale ancestor of greenfinches (Carduelis spp.) according to molecular phylogeny. Journal of Ornithology 147(3): 448–456. COI:10.1007/s10336-005-0036-2 (HTML abstract). Erratum, Journal of Ornithology 147(3): 511–512 COI:10.1007/s10336-006-0072-6
- Van der Meij, M.A.A.; de Bakker, M.A.G. & Bout, R.G. A phylogeny of finches and their relatives based on nuclear and mitochondrial DNA.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ El latina carduus, "kardo". Kardosemoj estas preferata manĝo de multaj specioj.
- ↑ http://www.birds.cornell.edu/clementschecklist/corrections/updates-corrections-dec-2009
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-02-26. Alirita 2010-10-09.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Carduelis, filemtoj, fotoj kaj sonoj ĉe Internet Bird Collection
|